Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 2)

(GMT+08:00) 2014-09-02 18:31:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de septembro. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio alvokas helpon al malgrandaj evoluantaj insullandoj; Ukrainio anoncis finiĝon de kontraŭterorisma agado en orienta landparto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Samoo, Zhang Yesui, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la 3an Internacian Konferencon de Malgrandaj Evoluantaj Insullandoj. En la konferenco li alvokis al la internacia komunumo kune helpi al malgrandaj insullandoj realigi daŭrigeblan disvolvadon.

Zhang Yesui diris, ke akceli la daŭrigeblan disvolvadon de malgrandaj evoluantaj insullandoj koncernas ne nur ilian feliĉon, sed ankaŭ feliĉon de la tuta homaro kaj estontecon de la mondo. La internacia komunumo devas klopodi en jenaj kvar flankoj: unue, kune trakti klimatan ŝanĝiĝon, solvi specifajn malfacilojn de la malgrandaj insullandoj pri financo, tekniko kaj konstrua kapablo, kaj fortigi la helpon de la internacia komunumo; due, ĝustatempe difini tutmondan disvolvan tagordon post 2015, plene konsideri iliajn zorgojn, inkluzive la enhavojn pri maro, nutraĵo, akvo kaj katastrofo-redukto, kaj helpi ilin protekti oceanan medion; trie, plenumi la promeson de internacia kunlaboro pri disvolvado, rapidigi teknikan cedon, helpi al tiuj landoj redukti ŝuldojn kaj fortigi propran kapablon de disvolvo; kaj kvare, establi pli taŭgan internacian administran sistemon, altigi pozicion de la malgrandaj evoluantaj insullandoj, kaj fortigi superrigardon.

Lunde posttagmeze en la Granda Halo de la Popolo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rumana paralelulo Victor Ponta renkontiĝis kun raportistoj post intertrakto.

Li Keqiang konigis al raportistoj atingojn de ilia intertrakto. Li diris, ke tiu ĉi jaro signas la 65an datrevenon de la ĉina-rumanaj diplomatiaj rilatoj kaj la 10an datrevenon de la ĉina-rumana plenampleksa partnereco de amikeco kaj kunlaboro, kaj nun la duflankaj rilatoj estas ĉe la nova deirpunkto. Li diris, ke li kaj ĉefministro Ponta unuanime opinias, ke Ĉinio kaj Rumanio devas kapti la oportunon, grandigi komercon kaj investadon inter la du landoj kaj profundigi kunlaboron en gravaj kampoj.

Ponta diris, ke rapide disvolviĝas la rilatoj inter Rumanio kaj Ĉinio, kaj fruktodonas la kunlaboro inter la du landoj. Li diris, ke Ĉinio havas bonajn teknikojn kaj estas konkurenckapabla en energio, altrapida fervojo kaj aliaj kampoj de infrastruktura konstruado, kaj Rumanio volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en ĉi-rilataj kampoj kaj fari la kunlaboron pli fruktodona.

La du ĉefministroj ĉeestis la subskribon de interkonsento de la du landoj pri kunlaboro en paca utiligo de nuklea energio. Ili konsentis ankaŭ pri celebroj de la 65a datreveno de la ĉina-rumanaj diplomatiaj rilatoj.

Lunde en Yakutsk ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. Ili ankaŭ kune ĉeestis la malferman ceremonion de konstruo de Siberia Forto, la rusa sekcio de la ĉina-rusa naturgasa pipelino. Dimanĉe en Moskvo Zhang kaj rusa vicĉefministro Arkady Dvorkovich kune prezidis la 11an kunvenon de la Ĉina-Rusa Komitato de Kunlaboro pri Energio.

Renkontiĝante kun Putin, Zhang diris, ke komisiite de prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang, li ĉeestis la ceremonion de ekkonstruo de la pipelina projekto Siberia Forto. La pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio estas plenampleksa, strategia kaj longtempa. Sur la bazo de reciproka bezono kaj komuna gajno, Ĉinio volas kune kun Rusio puŝi la dulandajn kunlaborojn al pli vasta kampo, pli alta nivelo kaj pli granda disvolviĝo.

Putin dankas prezidanton Xi Jinping pro lia plenforta klopodo por la naturgasa kunlaboro de la du landoj, kaj atendas refojan renkontiĝon kun li en malproksima estonteco. Li diris ankaŭ, ke la naturgasa pipelino de la du landoj estas la plej granda konstruo en la mondo. Rusio volas intime kunlabori kun Ĉinio kaj antaŭenigi la konstruon laŭ la plano.

Marde en Pekino okazis la kunveno de prienergiaj ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ministroj el 21 membroj de la organizo diskutas pri daŭripova disvolvado de energio.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli ĉeestis la inaŭguran ceremonion kaj prelegis. Li diris, ke fronte al la serioza energi-sekureco kaj ekomedia defio Azi-Pacifiko devas rapide ŝanĝi ekonomi-disvolvan manieron, kaj esplori daŭripovan vojon diversecan, verdan kaj malalt-karbonan.

Lunde ukraina defenda ministro Valeriy Geletey diris, ke finiĝis la agado por liberigo de orienta Ukrainio el "teroristoj", kaj nun oni devas komenci la gardon kontraŭ Rusio.

Tiutage Valeriy Geletey skribis en la retejo Facebook, ke Rusio perdis la neoficialan militon kun Ukrainio; Rusio "devigite grandskale invadis orientan Ukrainion per regula armeo"; "Se Rusio ne invadus Ukrainion, la ukraina armeo povus liberigi la tutan teritorion en la komenco de oktobro." Li diris ankaŭ, ke Rusio "intencis ataki aliajn regionojn de Ukrainio".

Lunde la Homrajta Konsilio de UN forte kondamnis la Islaman Ŝtaton kaj rilatajn terorismajn grupojn pro atenco kontraŭ homaj rajtoj kaj malobservo de internacia humaneca leĝo.

Tiutage en Ĝenevo la Homrajta Konsilio de UN okazigis la 22an specialan sesion. Rezolucio adoptita en la kunveno emfazas, ke teruraj agoj de Islama Ŝtato kaj rilataj terorismaj grupoj atencis homajn rajtojn kaj malobservis internacian humanecan leĝon kaj eble konsistigus militkrimojn kaj kontraŭhomajn krimojn. La rezolucio forte kondamnas perfortojn de ili kontraŭ religioj, etnaj minoritatoj, virinoj kaj infanoj.

Flavia Pansieri, adjunkto de Alta Komisaro de UN por Homaj Rajtoj, diris en la speciala sesio, ke en la lastaj kelkaj monatoj draste malboniĝis la situacio en Irako; pli ol miliono da homoj fariĝis senhejmaj kaj estas minacataj. Fortaj atestoj montris, ke Islama Ŝtato kaj rilataj terorismaj grupoj faris buĉadon, forkapton, sklavigon kaj seksperforton.

Brita ĉefministro David Cameron lunde anoncis, ke Britio aplikos pli severajn kontraŭterorismajn rimedojn por malhelpi internacian vojaĝon de suspektataj teroristoj, pliforte regi kaj bati suspektatajn ekstremistojn en la lando. Cameron faris la anoncon tiutage en la parlamento. La novaj rimedoj estas leĝdone rajtigi la policon portempe konfiski pasportojn de suspektataj teroristoj ĉe landlimoj; malhelpi revenon de britaj teroristoj al la patrolando, aldoni rimedojn de prevento kaj enketo, trudigi al teroristoj de-ekstremigan edukadon; kaj postuli al aerkompanioj liveri informojn de pasaĝeroj al regionoj, kie okazas konflikto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto