Vizitu Forumon

"Leonreĝo" sur la stepo de orienta Afriko

(GMT+08:00) 2014-09-11 11:42:17     Redaktoro:Li Lu

Sur la vasta stepo de orienta Afriko viglas ĉino, kiu nomiĝas CHEN Jianxing. Li estas longtempe okupita pri protekado kaj observado al sovaĝaj animaloj, aparte al leonaj gregoj. Li estas karese nomita de indiĝenoj kiel "Leona reĝo el Ĉinio".

Jam de infaneco C. Jianxing tre ŝatas leonon. Laŭ li leono estas ekstreme ĉarma animalo.

(1)

"Same kiel la homa socio, inter leonoj estas komplikaj rilatoj. Ili estas intime ligitaj, kaj nemankas korskuaj historietoj. Dum mia observado, mi eltrovis, ke la vivo de leonoj estas ege buntkolora!"

Kun la aspiro al la naturo C.Jianxing eklaboris en Tanzanio de orienta Afriko tuj post diplomiĝo el universitato. En Tanzanio sinsekve stariĝis 16 ŝtataj naturaj parkoj kaj serio da protektejoj por la sovaĝaj animaloj ekde la 50aj jaroj de la pasinta jarcento, inter kiuj estas famaj protektejoj en Serengeti, Ngorongoro kaj Selous. Tiuj ŝtataj parkoj kaj protektejoj kvazaŭ estus paradizoj por C. Jianxing, kiu tiom amas la animalojn.

C.Jianxing eklaboris en la Tanzania Ŝtata Adminsistracio por la Naturaj Parkoj en la jaro 2009. En la lastaj kvin jaroj li estis okupita en la natura parko de Serengeti kaj faris longan sekvadon, observadon kaj protektadon al leonaj gregoj.

(2)

"Mi observas ilin kaj fotas ilin profitante la okazon labori tie. Mi deziras rakonti historietojn de leonoj. Ĉar antaŭe neniu el Ĉinio faris tion."

C. Jianxing estas kun la leona grego tagnokte. Li eĉ donis nomon por ĉiu leono sur la Serengeti-stepo. Li povas rakonti la historieton de ĉiu el ili.

Pro sia meritoplena laboro protekti kaj observi la sovaĝajn animalojn C. Jianxing akiris apartan licencon disdonitan de la ŝtata administracio de naturaj parkoj, kaj ĝuas la senpagan tranoktadon en ĉiuj hoteloj en la naturaj parkoj kaj protektejoj de Tanzanio. La privilegion ĝuas nur tri eksterlandanoj de la pasintaj dek jaroj.

Tre abundas la resursoj de ekologia turismado en Tanzanio, kie vivas pli ol 4 milionoj da grandaj sovaĝaj animaloj. La cifero superas la totalon de animaloj en sudorientaj landoj de Afriko; kaj la 28% teritorio de orienta Afriko estas ekspluatita kiel naturaj parkoj kaj protektejoj, kies areo okupas la unuan lokon en la mondo. Tamen en Ĉinio oni malofte menciis la landon Tanzanio. Por plibone konigi la turisman resurson de Tanzanio, C. Jianxing proponis al la parka administracio establi oficejon en Ĉinio.

(3)

"Malmultaj ĉinoj konas turismon de Tanzanio pro diversaj kialoj. Longa distanco estas unu el la gravaj kaŭzoj kaj ankaŭ la kialo, ke ni decidis establi la oficejon por konigado en Ĉinio. Ni deziras per tio profundigi la interŝanĝojn kaj reciprokajn komprenojn inter Ĉinio kaj Tanzanio."

Fine de la jaro 2010 C. Jianxing estis nomumita de Tanzania Ŝtata Administracio por Naturaj Parkoj kiel delegito laboranta en Ĉinio, kaj lia oficejo estis starigita en la jaro 2012. En Ĉinio, li faris turneajn prelegojn en la aŭditorio de la gazeto Ĉina Nacia Geografio kaj en iuj superaj lernejoj. Li konigis pri la turismo en Tanzanio kaj disdonis la libron titolitan Al Tanzanio. Li verkis la libron. En la libro li skribis sian okjaran vivon kaj laboron en Tanzanio, eksponante la naturajn pejzaĝojn kaj la resursojn de sovaĝaj animaloj de Tanzanio. Julie en 2013, kiam CCTV faris la televidajn programerojn pri la migrado de animaloj sur la Serengeti-stepo, C.Jianxing estis eksplikisto. Li akiris grandan sukceson.

(4)

"La reeĥo estis eksterme varma ol mia imago. En la jaro 2011 estis 13 mil ĉinaj turistoj, kiuj vizitis Serengeti, kaj en 2013 post la elsendo de la programo estis 33 mil ĉinoj, kiuj turismis en Serengeti, double pli multaj. La elsendo daŭris dek tagojn. Iuj homoj aĉetis flugbileton por Serengeti tuj post la spekto de la televidaj programeroj. Estas pli kuraĝige, ke la plej supera gvidanto de Ĉinio donis laŭdon al nia programo."

Turismado estas nove leviĝanta industrio kaj verda entrepreno. La disvolvo de turismo ŝilosile rilatas al la ekonomia disvolvo kaj animala protektado de orienta Afriko. Kurantjare estas la 50-a jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio. C. Jianxing deziras intensigi la interfluojn inter la du landoj kaj per tio disvolviĝu la turismado de Tanzanio.

(5)

"Ĉijare venas la datreveno de la 50-a jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio. Ni entreprenas lanĉi ĉina-tanzanian turisman kaj kulturan jaron, por ke ankoraŭ pli multaj turistoj vizitu Tanzanion. Ni scias, ke turismo estas entrepreno profitigi ĉiun tavolon de la socio. En Tanzanio 17%-n de la GDP kontribuis la turismado. Ni deziras pligrandigi la kvoton."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto