Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 11)

(GMT+08:00) 2014-09-11 17:49:17     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de septembro. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto ĉeestos pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo; Federica Mogherini alvokas unuecon pri sankcioj de EU kontraŭ Rusio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aviadile atingis Duŝanbon, la ĉefurbo de Taĝikio.

Taĝikio estas la unua stacio de lia vojaĝo. Li ĉeestos la 14an Kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ĵaŭde kaj vendrede en Duŝanbo. Post la kunveno li faros ŝtatan viziton al Taĝikio, Maldivio, Srilanko kaj Hindio, invitite de ŝtatestroj de tiuj landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede prelegis en la Somera Davos-Forumo. Li diris, ke ĉi-jare Ĉinio forte akcelas la reformadon, rearanĝas la strukturon kaj antaŭenigas programojn koncernajn al la vivteno de la popolo, kaj pro tio la ekonomio stabile funkcias.

Li akcentis, ke la monda ekonomia situacio estas tre kompleksa; la evoluintaj landoj faris penigajn provojn por reprosperiĝo de la ekonomio; la ekonomia kresko de landoj de emerĝanta merkato malrapidiĝis; kaj pligrandiĝis la premo de regreso de la ĉina ekonomio. Li diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro la ĉina ekonomio kreskis je 7,4%; kvankam la ekonomia kresko malrapidiĝis, tamen en la unuaj ok monatoj 9,7 milionoj da homoj estis nove dungitaj, pli multe je ĉirkaŭ 100 mil ol en la sama periodo de la lasta jaro. Li aldonis, ke pozitiva ŝanĝiĝo de la ekonomio estis prezentita ne nur per pliiĝo de novaj dungitoj kaj la kresko de enspezo de civitanoj, sed ankaŭ montriĝis en pliboniĝo de la strukturo.

Merkrede matene en Tianjin ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia dana kolego Helle Thorning-Schmidt, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Someran Davos-Forumon.

Li Keqiang diris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Danlando realigis saltan disvolviĝon; Ĉinio volas preni la 65an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la venonta jaro kiel gravan oportunon por profundigi politikan interfidon, grandigi pragmatan kunlaboron, etendi la duflankan kunlaboron de la kampoj de energiŝparo, mediprotekto kaj telekomuniko al manĝaĵa sendanĝereco, medicina servo kaj aliaj kampoj kaj altigi la nivelon de la plenampleksa strategia partnereco de kunlaboro kaj kungajno inter la du landoj.

Thorning-Schmidt diris, ke la rilatoj inter Danlando kaj Ĉinio estas sur la plej alta nivelo en la historio, kaj Danlando volas celebri la 65an datrevenon kune kun Ĉinio, profundigi la plenampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, fortigi kunlaboron en nordpolusaj aferoj kaj aliaj kampoj kaj akceli disvolvadon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado, diris ĵaŭde en Tianjin, ke la leĝdono pri respondo al klimata ŝanĝiĝo estis enlistigita en la tagordon de registaraj aferoj.

Tiutage kadre de la Somera Davos-Forumo okazis diskuto pri klimata ŝanĝiĝo. Xie emfazis, ke respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj progresigo de ekologia civilizacio estas postuloj de daŭripova disvolvado de Ĉinio, kaj por tio Ĉinio alprenis multajn rimedojn.

Energiŝparo kaj emisiredukto estas gravaj rimedoj por respondi al klimata ŝanĝiĝo. Xie diris, ke Ĉinio forte disvolvas renovigeblan energion, kaj la instalita kapacito de la produktado de renovigela energio okupas 24% de la mondo.

Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede refutis raporton, ke ĉina fiŝkapta boato konfliktis kun vjetnama boato en la akvoj de la insularo Xisha en la Suda Ĉina Maro. Ŝi diris, ke la vjetnama kritiko estas tute senbaza.

Hua diris tiutage en gazetara konferenco, ke la 15an de aŭgusto unu vjetnama fiŝkapta boato kontraŭleĝe eniris la akvojn de la ĉina insularo Xisha kaj kaptis fiŝojn per dinamito. Ŝi diris, ke ĉinaj leĝobeigaj personoj suriris la vjetnaman boaton por inspekto kaj konfiskis la dinamiton.

Hua diris, ke la akvoj de la insularo Xisha estas nekontesteblaj sub la jurisdikcio de Ĉinio. Ŝi urĝis la vjetnaman flankon fortigi kontrolon al siaj fiŝkaptaj ŝipoj kaj haltigi ilian kontraŭleĝan fiŝkaptadon en la akvoj de la ĉina insularo Xisha.

Federica Mogherini, supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, merkrede diris, ke ankoraŭ ne validiĝis la nova pako da sankcioj kontraŭ Rusio, ĉar la validigo estas diskutata inter la membroŝtatoj de EU, Usono kaj Ukrainio.

Tion diris Mogherini tiutage, kiam ŝi ĉeestis aranĝon koncernan al la fondaĵo Marshall. Ŝi alvokis, ke ĉiuj flankoj venu en akordon pri validigo de la novaj sankcioj. Ŝi asertis, ke koncernaj flankoj de Ukrainio subskribis interkonsenton pri batalhalto, tial EU ne volas eligi kontraŭdiran signalon.

Lunde EU oficiale adoptis la novan pakon da sankcioj kontraŭ Rusio, tamen ĝi ne difinis, kiam validiĝos la novaj sankcioj.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko merkrede subskribis la leĝon pri sankcioj, kiu estis adoptita de la parlamento en la 14a de aŭgusto. Laŭ tiu leĝo Ukrainio rajtas apliki sankciojn kontraŭ fremdaj landoj aŭ fremdlandanoj.

Gazetara oficejo de ukraina prezidento tiutage publikigis la novaĵon, ke laŭ la nova leĝo Ukrainio starigos mekanismon por rapide respondi realajn aŭ latentajn minacojn al naciaj interesoj kaj sekureco. La minacoj inkluzivas malamikan agon, armitan atakon kaj similan konduton de fremdaj landoj aŭ ne-ŝtataj entoj, kiuj damaĝas la sanon de la ukraina popolo kaj malhelpas la ekonomian disvolvadon de Ukrainio.

Skotlando okazigos referendumon pri sendependeco en la venonta semajno. Lastatempe brita ĉefministro David Cameron‎, eksaj ĉefministroj John Major kaj Gordon Brown alvokis, ke Skotlando restu en Britio kaj ne lasu Brition splitiĝi.

Ĵaŭde la brita ĵurnalo the Daily Mail aperigis artikolon de Cameron. Li diris, ke Britio estas aro da malgrandaj insuloj en la Norda Atlantiko, tamen en la pasinteco Skotlando, Anglolando, Kimrio kaj Nord-Irlando man-en-mane akiris elstarajn atingojn. Li asertis, ke la nuna politika alianco de Britio estas tre valora, kaj ĉiu skoto ne devas dubi. "Ni senpacience esperas, ke vi restos en Britio, kaj ne esperas, ke la granda familio de Britio estos kondukita al splitiĝo.

La saman tagon eksa ĉefministro John Major verkis artikolon por la ĵurnalo The Times. Li diris en sia artikolo, ke se Britio perdos Skotlandon, la strategiaj nuklearmiloj en Skotlando devus esti translokitaj, kaj tiel la milita kapablo de Britio reduktiĝos, kaj la striktaj rilatoj inter Britio kaj Usono estos malfacile daŭrigeblaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto