Vizitu Forumon

Estas senbaza la suspekto pri kontraŭmonopola "partia leĝordigo" de Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-09-11 18:12:08     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de septembro ŝtatoficisto de la Ĉina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo en Pekino diris, ke la kontraŭmonopola leĝordigo de Ĉinio ne estas ilo por protekti naciajn entreprenojn, kaj pro tio estas senbaza la suspekto de la ekstera mondo pri kontraŭmonopola "partia leĝordigo" de Ĉinio.

En la gazetara konferenco tiutage okazinta la oficisto diris, ke lastatempe kelkaj transnaciaj kompanioj, kiel Audi, Qualcomm kaj Microsoft, estis enketitaj de ĉinaj aŭtoritatoj pro ilia monopoligo, kio vekis suspekton el la ekstera mondo, ke en Ĉinio malboniĝis la investa medio kaj estiĝis la inklino "forpeli" fremdlandajn entreprenojn el Ĉinio; sed tio estas entute senbaza: la kontraŭmonopola leĝordigo de Ĉinio estas laŭleĝa, justa kaj travidebla, kaj ne celas intence al iu merkata objekto, nek al iu fremdlanda entrepreno, do en la enketoj ne ekzistas "partia leĝordigo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto