Vizitu Forumon

Ĉinio leĝdonas pri respondo al klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2014-09-11 15:56:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado, diris ĵaŭde en Tianjin, ke la leĝdono pri respondo al klimata ŝanĝiĝo estis enlistigita en la tagordon de registaraj aferoj, kaj procedas rilataj aferoj.

Tiutage kadre de la Somera Davos-Forumo okazis diskuto pri klimata ŝanĝiĝo. Xie emfazis, ke respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj progresigo de ekologia civilizacio estas postuloj de daŭripova disvolvado de Ĉinio, kaj por tio Ĉinio alprenis multajn rimedojn.

Energiŝparo kaj emisiredukto estas gravaj rimedoj por respondi al klimata ŝanĝiĝo. Xie diris, ke Ĉinio forte disvolvas renovigeblan energion, kaj la instalita kapacito de la produktado de renovigela energio okupas 24% de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto