Vizitu Forumon

Xi Jinping proponis konstrui ĉina-mongola-rusan ekonomian koridoron

(GMT+08:00) 2014-09-12 12:59:31     Redaktoro:Lina

Ĵaŭde en Duŝanbo, Taĝikujo, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj mongola prezidento Tsakhya Elbegdorg.

Prezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio, Rusio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj kaj partneroj. Fone de la nuna komplika situacio internacia kaj regiona, la tri ŝtatestroj unuafoje renkontiĝis kaj kontaktiĝis pri kune zorgataj kunlaboroj. Tio estas necesa kaj signifoplena por pliigi reciprokan fidon, akceli ambaŭgajnan kunlaboron, realigi interkompletigon de avantaĝoj kaj akceli kunlaboran procezon de Nordorient-Azio.

Xi Jinping montris, ke la propono pri silkvoja ekonomia koridoro, elmetita de Ĉinio, akiris pozitivan respondon de Rusio kaj Mongolio. Li proponis konstrui ĉina-mongola-rusan ekonomian koridoron, fortigi konstruadon de fervojoj kaj ŝoseoj, oportunigi transporton, stimuli kunlaboradon de translandlima transporto kaj praktiki pragmatajn kunlaborojn sur la kampoj de turismo, mediprotekto, katastrof-redukto kaj aliaj. Li diris ankaŭ, ke en la jaro 2015 estos la 70a datreveno de venkoj de la monda kontraŭfaŝisma milito kaj de la ĉina popola rezistmilito kontraŭ japana agreso, kaj ankaŭ la 70a datreveno de fondiĝo de UN. Estas bonvene, ke Mongolio partoprenos en koncernaj aktivaĵoj okazigotaj de Ĉinio kaj Rusio.

Prezidento Vladimir Putin opiniis, ke la propono pri konstruado de silkvoja ekonomia koridoro, elmetita de Ĉinio, liveras novajn gravajn ŝancojn al kunlaboro inter Ĉinio, Mongolio kaj Rusio.

Prezidento Tsakhya Elbegdorg elmetis, ke Mongolio strategie atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj Rusio. La vizitoj de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Vladimir Putin al Mongolio akcelis la rilatojn inter Mongolio kaj Ĉinio kaj inter Mongolio kaj Rusio. Mongolio esperas fortigi kunlaboradon kun Ĉinio kaj Rusio kaj kun Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj aktive partopreni en regionaj aferoj.

La tri ŝtatestroj konsentis laŭnecese renkontiĝi en la futuro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto