Vizitu Forumon

Zhang Gaoli ĉeestos al la klimata pintkonferenco de UN

(GMT+08:00) 2014-09-12 19:50:05     Redaktoro:Xiong Linping

Vendrede en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke invitite de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), la ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, speciala sendito de la ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos al la klimata pintkonferenco de UN, okazonta la 23an de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Usono.

Invitite de la rumana unua vicĉefministro Liviu Dragnea kaj de la belorusa unua vicĉefministro Vladimir llich Semashko, Zhang Gaoli faros oficialan viziton al la du landoj ĉi-supre menciitaj, de la 24a ĝis la 29a de septembro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto