Vizitu Forumon

Monto Sanqing

(GMT+08:00) 2014-09-16 16:50:20     Redaktoro:Selena

El: Duan Changzheng/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La monto San-qing majeste staras sur la tereno de la provinco Jiangxi en la ĉina suda landparto. La monto havas tri altajn pintojn, t.e. Yujing, Yuxu kaj Yuhua, kiuj figure similas al tri sidantaj olduloj, kaj tiel la monto ricevis la nomon Sanqing (en la ĉina lingvo, la ideogramo "san" signifas tri). Inter tiuj tri pintoj Yujing estas plej alta je 1 819 metroj. Pro geologia movado en 1,4 miliardoj da jaroj, la monto Sanqing estis transformita kaj de tiam havas granitan terformon. Tie videblas alpaj pejzaĝoj, karakterizaj arbaraj ekologiaj sistemoj, akvofaloj kaj nubmaro. La monto Sanqing famas pro pentrindaj naturaj pejzaĝoj kaj estas konata kiel unu el la luliloj de la ĉina taoismo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto