Vizitu Forumon

Hun Sen: Ekspozicio de ASOAL kaj Ĉinio estas platformo de kunlaboro

(GMT+08:00) 2014-09-16 16:06:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en Nanning, ĉefurbo de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma regiono de Ĉinio inaŭguriĝis Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Kamboĝa ĉefministro Hun Sen diris en la inaŭgura ceremonio, ke la ĉiujara ekspozicio ne nur donis al registaraj ĉefoj kaj entreprenistoj de Ĉinio kaj ĉiuj landoj de la asocio la ŝancon de kunlaboro kaj interŝanĝo en la kampoj de komerco kaj investado, sed ankaŭ servas kiel grava platformo por plialtigo de la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

Hun Sen diris, ke la regiono spertis senĉesajn ŝanĝiĝojn de ekonomia kaj politika situacio, tamen rapide disvolviĝis la kunlaboro inter la socio kaj Ĉinio. Li asertis, ke la liberkomerca regiono inter la asocio kaj Ĉinio, establita en 2010, faris grandan kontribuon por akceli la efektivigon de rimedoj koncernaj al la liberkomerca regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto