Vizitu Forumon

Ĉina kaj srilanka ŝtatestroj konsentis profundigi strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2014-09-17 10:25:08     Redaktoro:Selena

Marde srilanka prezidento Mahinda Rajapakse okazigis solenan ceremonion por bonvenigi ĉinan prezidanton Xi Jinping. En amika etoso la du ŝtatestroj faris interparolon. Ili alte taksis amikecon inter Ĉinio kaj Srilanko, kune planis kunlaboron kaj deklaris komenci intertraktadon pri la ĉina-srilanka liberkomerca regiono kaj profundigi la strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj.

Xi emfazis en kunveno post la bonveniga ceremonio, ke Ĉinio kaj Srilanko estas amikoj kaj partneroj, kiuj fidas kaj subtenas unu al alian. Laŭ li, la dulandaj rilatoj, kiuj eltenis la provon de tempoj kaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, estas bona ekzemplo de amikeco kaj reciproke profita kunlaboro inter granda lando kaj malgranda lando.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Srilanko en konstruado kaj administrado de havenoj, disvolvado de haven-industria parko, mara ekonomio kaj mara sekureco. Xi esprimis la esperon, ke la du flankoj akcelos intertrakton pri la liberkomerca regiono kaj klopodos por kiel eble plej frue starigi la liberkomercan regionon.

Mahinda Rajapakse diris, ke Srilanko dankas Ĉinion pro ĝia longtempa valora subteno kaj volas senĉese disvolvi la strategian kunlaboran partnerecon kun Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto