Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 17)

(GMT+08:00) 2014-09-17 17:36:01     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 17-a de septembro, merkrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj srilanka ŝtatestroj konsentis profundigi strategian partnerecon; usona armeo lanĉis aeratakon al ekstremisma grupo en Irako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde srilanka prezidento Mahinda Rajapakse okazigis solenan ceremonion por bonvenigi ĉinan prezidanton Xi Jinping. En amika etoso la du ŝtatestroj faris interparolon. Ili alte taksis la amikecon inter Ĉinio kaj Srilanko, kune planis kunlaboron kaj deklaris komenci intertrakton pri la ĉina-srilanka liberkomerca regiono kaj profundigi la strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj.

Xi emfazis en kunveno post la bonveniga ceremonio, ke Ĉinio kaj Srilanko estas amikoj kaj partneroj, kiuj fidas kaj subtenas unu al alian. Laŭ li, la dulandaj rilatoj, kiuj eltenis la provon de tempoj kaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, estas bona ekzemplo de amikeco kaj reciproke profita kunlaboro inter granda kaj malgranda landoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Srilanko en konstruado kaj administrado de havenoj, disvolvado de haven-industria parko, mara ekonomio kaj mara sekureco. Li esprimis la esperon, ke la du flankoj akcelos intertrakton pri la liberkomerca regiono kaj klopodos por kiel eble plej frue starigi la liberkomercan regionon.

Mahinda Rajapakse diris, ke Srilanko dankas Ĉinion pro ĝia longtempa valora subteno kaj volas senĉese disvolvi la strategian kunlaboran partnerecon kun Ĉinio.

Merkrede, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hindio, kelkaj hindaj mediatoj publikigis lian artikolon "kune krei prosperan Azian Jarcenton".

Xi Jinping diris, "Post 17 jaroj mi denove surpaŝos la aspiratan belan teron. Hodiaŭ Hindio jam fariĝis atentata emerĝanta merkato kaj granda evoluanta lando, la tria granda ekonomio en Azio kaj la dua granda eksportanto de softvaroj kaj agrikulturaj produktoj. Hindio ludas pli kaj pli gravan rolon en la internacia kaj regiona terenoj."

Li rimarkigis, "Ĉinio kaj Hindio estas en la ŝlosila periodo de disvolvado. La ĉina popolo klopodas por realigi la ĉinan revon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Ĉinio plenamplekse profundigas la reformadon kaj havas la ĝeneralan celon perfektigi kaj disvolvi socialismon kun la ĉina trajto kaj akceli modernigon de la ŝtat-rega sistemo kaj la administra kapablo."

Li emfazis, ke ambaŭ landoj alfrontas historian oportunon, kaj la du landoj havas similan revon de nacia rejuniĝo. Li diris, ke la du landoj kiel emerĝantaj merkatoj kun avantaĝoj devas esti pli intimaj partneroj de disvolvado, lerni unu de la alia kaj realigi komunan disvolviĝon; kiel du grandaj motoroj de la azia ekonomio la du landoj devas esti kunlaboraj partneroj gvidantaj la ekonomian kreskon; kaj kiel du gravaj fortoj de la multpolusa mondo la du landoj devas esti tutmondaj partneroj de strategia kunlaboro.

Merkrede en Pekino inaŭgurĝis la Sepa Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj. En du tagoj pli ol 100 altranguloj kaj specialistoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj interŝanĝos opiniojn kaj diskutos ĉirkaŭ la temo "nova progreso de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj".

En la inaŭgura ceremonio Luo Haocai, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Societo por Studoj de Homaj Rajtoj, diris, ke la ĉina revo inkluzivas sociajn celojn kaj aspirojn koncernajn al ideo de homaj rajtoj, apelacio por homaj rajtoj kaj valoroj de homaj rajtoj. Li riamrkigis, ke inspirite de la ĉina revo Ĉinio akiris novan progreson en praktiko de homaj rajtoj, kaj samtempe ĝi plenamplekse profundigas la reformadon, novigas sistemojn kaj mekanismojn kaj akcelas modernigon de la sistemo protektanta homajn rajtojn.

La armeo kaj polico de Irako diris marde, ke la usona armeo lanĉis aeratakon al objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant proksime al Bagdado, ĉefurbo de Irako. La iraka armeo reprenis plurajn vilaĝojn en la orienta kaj norda landpartoj.

Proparolanto de la iraka armeo Qassim Atta diris en tiu tago, ke usonaj ĉasaviadiloj plivastigis la aeratakon kaj bombis fortikaĵojn de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en la regiono Yousifiyah, sudokcidente de Bagdado.

Persono el la polico de la provinco Diyala, orienta Irako diris en tiu tago, ke en la urbeto Qara-Tabba, 175 kilometrojn nordokcidente de la provinca ĉefurbo Baquba, okazis intensa batalo inter la kurdoj kaj la ekstremisma grupo IŜIL. La kurdoj reprenis tri vilaĝojn de la urbeto.

Ankaŭ membroj de la kurdaj armitaj fortoj en norda Irako sukcese reokupis kvin vilaĝojn de la regiono Khazer.

Marde en sia plena kunevno la Eŭropa Parlamento ratifis la Asociiĝan Interkonsenton inter Eŭropa Unio kaj Ukrainio. Tio malfermis la vojon por la membriĝo de Ukrainio.

Komunikaĵo de la Eŭropa Parlamento diris, ke tio estas ne nur interkonsento de politika asociiĝo, sed ankaŭ interkonsento de libera komerco, kaj ĝi malfermis la novan vojon de la duflanka politika dialogo kaj difinis kadron por la duflanka kunlaboro en la kampoj de energio, transporto kaj edukado.

Rusa vicministro pri eksetrlandaj aferoj Sergei Ryabkov marde diris, ke sankcioj enkondukitaj de Usono kontraŭ Rusio ne povas ŝanĝi la rusan agmanieron al Ukrainio.

Dum intervjuo kun la rusa novaĵ-agentejo Ryabkov diris, ke la rusa ago celas protekti stabilecon de la ukraina sudorienta landparto kaj komenci la politikan procezon, kiu estas urĝe bezonata de Ukrainio. Li opinias, ke estas malklara la logiko de la usonaj sankcioj kontraŭ Rusio, kaj ŝajnas, ke Usono intencas kompensi sian malsukceson en Ukrainio kaj aliaj regionaj aferoj.

Marde usona prezidento Barack Obama deklaris, ke Usono ekspedos 3 000 armeanojn al okcident-afrikaj landoj, kiuj suferas la epidemion Ebola.

Tiuj armeanoj konstruos 17 kuracejojn en Liberio kaj najbaraj landoj por kuraci kaj izoli suferantojn de la malsano Ebola. Ili ankaŭ trejnos 500 medicinajn laborantojn en ĉiu semajno, kaj respondecos pri kunordigo de humanaj helpoj de la internacia komunumo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto