Vizitu Forumon

Xi Jinping vizitis ŝtaton Gujrat

(GMT+08:00) 2014-09-18 09:05:19     Redaktoro:Selena

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la ŝtaton Gujrat de Hindio. Hinda ĉefministro Narendra Modi akompanis lin en la vizito. Gvidantoj de la du landoj kune vizitis malnovan loĝejon de Mahatma Gandhi, inspektis programon de riverborda parko kaj diskutis pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj pri gravaj problemoj komune zorgataj.

Sub la ĉeesto de la du gvidantoj, la du flankoj subskribis interkonsentojn pri establo de industria parko de transmisiaj kaj transformaj ekipaĵoj de elektra energio kaj pri starigo de ĝemelaj provinc-ŝtatoj inter Guangdong de Ĉinio kaj Gujrat kaj de ĝemelaj urboj inter Kantono kaj Ahmedabad.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto