Vizitu Forumon

Skotlando referendumas pri sendependeco

(GMT+08:00) 2014-09-18 15:30:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde matene je la sepa horo laŭ la loka tempo 5 579 balotstacioj en diversaj lokoj de Skotlando estis malfermitaj al la elektantoj, kaj tiel komenciĝis la referendumo decidi, ĉu Skotlando sendependiĝos disde Britio.

Sur la balotilo estas nur unu demando: ĉu Skotlando devus esti sendependa ŝtato, kaj estas du elektoj "jes" aŭ "ne".

La kvalifikitaj elektantoj por la referendumo inkluzivas 16-jarajn kaj pli aĝajn civitanojn de Britio, Eŭropa Unio aŭ la Brita Konfederacio, loĝantajn en Skotlando.

Laŭ statistiko de la skota registaro, estas ĉirkaŭ 4,41 milionoj da rajtaj elektantoj, kaj 4,28 milionoj el ili estis registritaj al la referendumo, t.e., 97% da rajtaj elektantoj partoprenas en la referendumo. La procento estas rekorda en la historio de skotaj elektoj.

La baloto daŭros ĝis la 10a horo nokte, kaj la elektkomitato tuj komencos la nombradon. La rezulto de la referendumo estos publikigita vendrede matene je la sepa horo laŭ la loka tempo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto