Vizitu Forumon

Yu Boya kaj Zhong Ziqi

(GMT+08:00) 2014-09-19 13:48:25     Redaktoro:Xiong Shan
En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno de la dinastio Zhou en la regno Chu estis fama muzikisto nomata Yu Boya. Jam en sia infaneco Yu Boya estis ege saĝa kaj talenta kaj ŝatis muzikon. Li lernis ludadon de kord-instrumento de renoma majstro Cheng Lian.

Post 3-jara lernado Yu Boya mem fariĝis fama kord-instrumentisto. Sed li ĉiam ĉagreniĝis, pro tio, ke li povas atingi pli altan animstaton de la ludarto. Rimarkinte tion, lia instruisto Cheng Lian diris: "Mi jam instruis ĉion al vi kaj vi bone lernis. Mia instruisto Fang Zichun estas vera majstro en ludado de kord-instrumento kaj havas apartan senton pri muziko. Li loĝas en iu insulo sur la Orienta Maro. Ĉu mi konduku vin al li, por ke vi daŭre lernu la ludadon de li?" Aŭdinte tion, Yu Boya ege ĝojis kaj tuj konsentis.

Ili preparis sufiĉan manĝaĵon kaj ekvojaĝis per boato al la Orienta Maro. Iutage la boato atingis la monton Penglai ĉe la Orienta Maro. Cheng Lian diris al Yu Boya: "Atendu min ĉi tie, kaj mi iros venigi mian instruiston. Mi baldaŭ revenos." Dirinte tion, Cheng Lian foriris kun la boato.

Multaj tagoj pasis, sed Cheng Lian ne revenis. Yu Boya ĉagreniĝis. Levinte la kapon, li rigardis la maron furioze ondegantan. Turninte la kapon, li vidis, ke la monteto kaj arbaro sur la insulo estas kvieta. Nur birdetoj kantis, iom melankolie. Yu Boya longe suspiris al la ĉielo kaj ekludis la kord-instrumenton. La melodio estis plena de melankolio. De tiam li pli kaj pli lertis en la ludarto. Fakte Cheng Lian ne havis instruiston loĝanta en iu insulo sur la Orienta Maro. Li nur volis, ke Yu Boya serĉu ian senton en la granda naturo.

Yu Boya vivis longe en la insulo kaj ĉiutage nur la maro kaj birdetoj en la arbaro akompanis lin. Li tute ŝanĝiĝis kaj sentis la veran esencon de arto. Li komponis plurajn famajn melodiojn kaj fariĝis renoma ludisto de kord-instrumento. Tamen ne multaj homoj komprenis liajn melodiojn.

Iufoje Yu Boya vojaĝis laŭ la rivero. Kiam la boato proksimiĝis al alta monto, subite pluvis. La boato do haltis ĉe la monto. Aŭdante la pluvadon kaj spektante la pejzaĝon, Yu Boya tuj sentis grandan emon por ludi la kord-instrumenton. Li sate ludis, kaj subite sentis neordinaran vibradon de la kordoj. Tio signifas, ke iu aŭskultas lian ludadon apude. Yu Boya do paŝis el la boato kaj vidis, ke iu arbohakisto, nomata Zhong Ziqi, sidas ĉe la arbaro.

Yu Boya invitis Zhong Ziqi al la boato kaj ambaŭ respektive sin prezentis. Yu Boya demandis: "Mi ludos melodion por vi, ĉu bone?" Zhong Ziqi kompreneble akceptis.

Yu Boya senĝene ludis melodion titolitan Alta Monto. Zhong Ziqi aplaŭdis: "Kiom grandioza monto!" Yu Boya ludis alian melodion titolitan Fluanta Akvo. Zhong Ziqi laŭdis: "Kiom torenta rivero!" Yu Boya admiris kaj emociiĝis, dirante: "En tiu ĉi mondo nur vi komprenas mian muzikon!" La du novaj amikoj ĵure interfratiĝis.

Yu Boya interkonsentis kun Zhong Ziqi, ke post ĉi-foja vojaĝo li revenos al la hejmo de Zhong Ziqi por lin viziti.

Yu Boya revenis kaj vizitis la hejmon de Zhong Ziqi. Tamen ĉi lasta jam forpasis pro malsano. Aŭdinte tion, Yu Boya ege malĝojis kaj kuris al la tombo de Zhong Ziqi. Li ludis por sia bona amiko melodion plenan de rememoro kaj melankolio. Fininte sian ludadon, li stariĝis kaj rompis la valoregan kord-instrumenton antaŭ la tombo de Zhong Ziqi. De tiam Yu Boya neniam ludis kord-instrumenton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto