Vizitu Forumon

Ĉie Kantoj de Chu

(GMT+08:00) 2014-09-24 15:45:36     Redaktoro:Pluveta

Se iu renkontas grandegan malfacilon kaj la ĉirkaŭaj cirkonstancoj kvazaŭ profetas, ke li fiaskos, oni do priskribas tion en la ĉina lingvo per la idiomaĵo "ĉie kantoj de Chu".

En la jaro 202 antaŭ nia erao naskiĝis en Ĉinio la unua unuigita feŭdisma dinastio – la dinastio Qin. La terakotaj soldatoj kaj ĉevaloj de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin elterigitaj en la ĉina provinco Shaanxi – unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj – ĝuste estis postlasita de tiu ĉi dinastio. Ankaŭ alia monda kultura heredaĵo – la Granda Muro – fundamente ekkonstruiĝis en la dinastio Qin.

Sed la regantoj de la dinastio Qin faris kruelan ekspluatadon al la popolanoj, precipe la Unua Imperiestro de la dinastio Qin konstruigis luksajn palacon kaj tombejon por si kaj elspezis grandegan monsumon. Tio kaŭzis insurekciojn de la popolanoj en diversaj lokoj. Rezulte de tio la dinastio Qin estis renversita post 15 jaroj. Post la pereo de la dinastio Qin, du fortoj batalis por la regpotenco de la nova ŝtato, unu gvidata de Xiang Yu kaj la alia de Liu Bang.

Xiang Yu estis generalo veninta el la regiono Chu. Li estis nefleksebla, orgojla, kuraĝa kaj lerta en batalado. Antaŭ la renversiĝo de la dinastio Qin, Liu Bang estis nur oficisto de malalta rango. Li estis ruza sed bone utiligis talentulojn. En la batalado kontraŭ la dinastio Qin, Xiang Yu kaj Liu Bang fariĝis ĵurfratoj kaj helpis unu la alian. Tamen post la renversiĝo de la dinastio Qin, la du fratoj ekestis malamikoj.

Komence Xiang Yu posedis la absolutan superecon, sin titolinte la Konkerinto de la Okcidenta Chu, kaj sin egaliginte al la imperiestro, kaj nomumis Liu Bang kiel Reĝon de Han, kies rango egalis al duko. Por konservi sian forton, Liu Bang ŝajnigis sin obei al Xiang Yu kaj agnoskis ties pozicion de reganto, tamen sekrete varbis talentulojn kaj plifortigis armeon. Iom post iom Liu Bang jam povis rivali kun Xiang Yu.

Dum pluraj jaroj Xiang Yu kaj Liu Bang militadis inter si. En la historio oni nomis tion "Milito inter Chu kaj Han". En iu batalo Xiang Yu gajnis grandan venkon super Liu Bang kaj kaptis la patron kaj edzinon de ĉi lasta. Tenante lian patron kiel ostaĝon, Xiang Yu postulis, ke Liu Bang kapitulacu. Xiang Yu minacis, ke se Liu Bang ne kapitulacos al li, li do mortigos lian patron por fari el li supon. Neatendite Liu Bang diris al Xiang Yu: "Kiam ni kune rezistis la dinastion Qin, ni estis fratoj, tial mia patro estas ankaŭ via patro. Se nun vi volas fari supon el 'nia patro', ne forgesu donaci al mi bovlon da ĝi!"

Kion Xiang Yu povis fari, se ne liberigi la patron kaj edzinon de Liu Bang? La fatala batalo inter Liu Bang kaj Xiang Yu okazis en iu loko nomata Gaixia (en la nuna provinco Anhui). Post furioza batalado la armeo de Liu Bang sieĝis Xiang Yu kaj lian armeon. Xiang Yu estis en malfavora situacio, tamen li ankoraŭ havis 100 mil armeanojn, kiujn Liu Bang ankoraŭ ne povis elimini.

En iu nokto, la sieĝataj Xiang Yu kaj liaj soldatoj subite aŭdis konatan kantadon de ĉirkaŭe. Streĉinte la orelojn, ili trovis, ke estas kantoj de ilia hejmloko – la regiono Chu. La kantado venis el la kantonmento de Liu Bang. Xiang Yu kaj liaj soldatoj ege surpriziĝis, opiniante, ke Liu Bang jam atakis ilian hejmlokon kaj kaptis multajn iliajn parencojn. La konata kantado ankaŭ vekis nostalgion de la soldatoj de Xiang Yu. Profitante la noktan vualon, la soldatoj de Xiang Yu unu post alia forfuĝis kaj fine restis nur centoj el cent miloj.

Fakte tio estis nur ruzaĵo elpensita de Liu Bang. Li organizis siajn soldatojn, ke ili kantu sentimentalajn popolkantojn de la regiono Chu por malordigi la stabilecon de la armeo de Xiang Yu.

Liu Bang fine gajnis la venkon en la batalo ĉe Gaixia kaj Xiang Yu sin mortigis. Poste Liu Bang establis la dinastion Han. La dinastio Han estis unu el la plej prosperaj periodoj en la ĉina historio kaj monde fama pro siaj ekonomio, kulturo kaj aliaj flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto