Nombro de pasaĝeroj fervoje transportataj dum Nacia Festo atingos 92 milionojn kaj 700 milojn da homfojoj
(GMT+08:00) 2014-09-29 11:05:11 Redaktoro:Selena
Raportisto informiĝis el Ĉina Fervoja Korporacio, ke lastatempe oficiale komenciĝis transportado de pasaĝeroj dum la Nacia Festo. Dum 10 tagoj de la 28-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro, sume 92,70 milionoj da pasaĝeroj estos transportataj; la nombro kreskis je 12,9% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.