Vizitu Forumon

La rifo Okinotori ne devas havi ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton

(GMT+08:00) 2014-09-29 19:14:35     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, vendrede diris, ke Ĉinio rimarkis la dekreton donitan de Japanio pri la difinado de kontinentbreta limo ekster siaj mar-partoj; sed dekreto devas estimi la aŭtoritaton de la opinio de la Komisiono pri la Limoj de la Kontinenta Breto: la rifo Okinotori ne devas havi ekskluzivan ekonomian zonon. Por la afero Hua Chunying respondis, kiam ŝi estis demandita de raportisto:

"Aprile 2012, la Komisiono pri la Limoj de la Kontinenta Breto, fondita laŭ la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maroj, aprobis la trakt-opinion de la kazo pri la difinado de limo de kontinenta breto ekster du cent marmejloj de Japanio. Ni opinias, ke la japana registaro devas respekti la aŭtoritaton de la opinio de la Komisiono, ne rajtante tuŝi la internacian marfundan areon kiel havaĵo komune heredata de la homaro. Necesas montri, ke la rifo Okinotori ne devas havi ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton, kaj la Komisiono ankaŭ ne konfesis la areon ekster la kontinenta breto, postulitan de Japanio surbaze de la rifo Okinotori. Kazo pri la difinado de limo ekster kontinenta breto, senkonsidere, kiu ajn lando prezentas ĝin, kaj koncernaj enlandaj leĝoj devas esti konformaj al la preskriboj de internacia juro."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto