Vizitu Forumon

Li Keqiang renkontiĝis kun novaj diplomatiaj senditoj el 31 landoj

(GMT+08:00) 2014-09-30 19:57:53     Redaktoro:Xiong Linping

En la antaŭvespero de la 65a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, posttagmeze de la 30a de septembro, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun novaj diplomatiaj senditoj el 31 landoj.

Li Keqiang bonvenigas ilin al laboro en Ĉinio. Li premas la manon al ĉiu el ili kaj intime konversacias kun ili. Li petas, ke ili transdonu lian sinceran saluton kaj bonan deziron al gvidantoj de tiuj landoj.

Li Keqiang diris, ke ĉi-jare estas la 65a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko; nun Ĉinio profundigas la reformadon en ĉiuj flankoj kaj pluapaŝe ampleksigas la pordmalfermon; la evoluado de Ĉinio alportas al la mondo disvolvan bonŝancon kaj grendegan merkaton; Ĉinio persiste iras la vojon de paca disvolvado; kaj Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun ĉiuj landoj kaj kune kun ili disvolviĝas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto