Vizitu Forumon

Ĉinio celebras 65-an datrevenon

(GMT+08:00) 2014-10-01 14:35:01     Redaktoro:Zhao Jianping

Marde vespere en la Granda Halo de la Popolo la Ŝtata Konsilio okazigis akcepton, celebre al la 65-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli, kune kun pli ol 3 mil ĉinaj kaj fremdlandaj personoj, ĉeestis la celebradon.

En sia parolado en la celebra ceremonio, Xi Jinping montris, ke en la pasintaj 65 jaroj Ĉinio iris de nova demokratio al socialismo, kreis kaj disvolvis la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj kaj faris socialismon, la bela idealo de la homa socio, sukcesa vojo kaj sistemo kun granda viviforto sur tiu ĉi antikva tero de Ĉinio.

Xi emfazis, ke vizaĝe al la estonteco ni devas firme stari kun la popolanoj kaj preni protekton de la bazaj interesoj de la popolo kiel startpunkton kaj celon de ĉiaj laboroj; ni devas persisti sur nia propra vojo kaj senĉese pliigi niajn memfidojn pri la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj, pri la teorio kaj pri la sistemo; ni devas persisti en disvolvado kaj kreado; kaj ni devas persisti sur la vojo de paca evoluado, praktikante la malferman strategion de reciproka profito kaj kuna gajno, protektante la internacian justecon kaj akcelante la pacon kaj evoluon de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto