Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Usono devas starigi strategian konfidon kaj redukti strategian maltrankvilon

(GMT+08:00) 2014-10-02 15:05:05     Redaktoro:Selena

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj usona ŝtata sekretario John Kerry merkrede faris interparolon en Vaŝingtono. Wang eksplikis la ĉinan politikon pri Usono en gazetara konferenco.

Wang Yi dankas Kerry pro lia gratulo al 65-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Wang diris, ke lia vizito estas responda vizito al Kerry, kiu faris viziton al Ĉinio en februaro ĉijare. Per la vizito li faras interŝanĝon kun usonaj koncernuloj pri grava renkontiĝo de ŝtatestroj de la du landoj dum vizito de la prezidento Obama al Ĉinio.

Wang Yi emfazis, ke Ĉinio kaj Usono havas multajn komunajn interesojn, kiuj grande superas diverĝojn. Kiel plej grandaj evoluanta lando kaj evoluinta lando, Ĉinio kaj Usono devas firme starigi la novtipajn grandlandajn rilatojn, kiuj ne faras konflikton kaj antagonismon, reciproke respekti unu la alian kaj kunlabori por komuna gajno. Tio konformas al komunaj interesoj de la du landoj, ĝenerala atendo de la internacia socio kaj al tendenco de progreso kaj disvolvo de la homaro. Ĝi ankaŭ estas respondo de la du flankoj al la mondo.

Wang diris, ke tio ne estas glata vojo kaj troviĝas diversaj riskoj kaj defioj. Li emfazis, ke nur se la du flankoj starigas strategian konfidon kaj reduktas strategian maltrankvilon, ni certe plenumos la celon starigi la novtipajn grandlandajn rilatojn.

En tiu tago Wang ankaŭ intervidiĝis kun usona nacidefenda sekretario Chuck Hagel.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto