Vizitu Forumon

6,6-magnituda tertremo trafis gubernion Jinggu, sudokcidenta Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-10-08 10:10:26     Redaktoro:Selena

Marde vespere en la gubernio Jinggu de la urbo Pu'er, Yunnan-provinco okazis 6,6-magnituda tertremo. Laŭ unuapaŝa takso de ĉina Tertrema Administracio, ĝi estas grava tertremo. La provinco Yunnan urĝe komencis la respondon de la gradoⅡ.

Marde je 49 minutoj post la 21a horo 6,6-magnituda tertremo trafis la aŭtonaman gubernion Jinggu de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La epicentro estas je 23,4 gradoj de norda latitudo kaj 100,5 gradoj de orienta longitudo kun profundeco de 5 kilometroj, laŭ takso de la Ĉina Seism-Reta Centro. Ĝis 40 minutoj de 4a horo merkrede 1 mortis kaj 324 homoj vundiĝis pro la tertremo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto