Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 16)

(GMT+08:00) 2014-10-16 17:27:23     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Italio fortigos sekurecan kaj leĝan kunlaboron; ĉina prezidanto vokas al artistoj servi al la popolo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Italio merkrede promesis plifortigi kunlaboron en serio da kampoj, inkluzive de sekureco kaj leĝplenumo, por plu cementi la duflankajn rilatojn.

La du landoj faris la promeson en komuna deklaro publikigita dum la vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang en Italio.

La deklaro diras, ke la du landoj estas pretaj plifortigi kunlaboron en la kampoj de justico, leĝo, sekureco, laŭleĝa regado kaj la batalo kontraŭ translandaj krimoj kaj terorismo surbaze de respekto al la diferencoj en iliaj sociaj kaj juraj sistemoj.

La dokumento diras, ke la du landoj ankaŭ konsentis profundigi kunlaboron en scienca kaj teknika novigo por realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.

Ĉinio kaj Italio atingis konsenton pri fortigo de kunlaboro en kvin privilegiaj kampoj de energi-ŝiparado, mediprotekto, nutraĵa sekureco, aviado kaj aerokosmo.

Ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de la ĉina-itala plenampleksa strategia partnereco, kaj la interrilatoj atingis ŝlosilan stadion, kiu kunligas la estintecon kaj la estontecon.

La du landoj, ambaŭ heredantoj de la okcidenta kaj orienta grandaj civilizacioj, promesis ankaŭ fortigi kulturan kunlaboron.

Italio estas la lasta stacio de la tri-landa eŭropa vojaĝo de Li Keqiang.

Merkrede vespere en Milano Li Keqiang intervidiĝis kun prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy kaj prezidanto de Eŭropa Unio José Manuel Durão Barroso.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun EU, kaj li admiris kontribuojn de la du prezidantoj dum ilia oficperiodo. La 16a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj EU ellaboris strategian planon pri ĉina-eŭropa kunlaboro 2020. Ĉinio volas preni la 40an datrevenon de la starigo de la duflankaj diplomatiaj rilatoj kiel oportunon por malfermi novan perspektivon de la rilatoj.

La saman tagon en Romo Li Keqiang renkontiĝis kun José Graziano da Silva, la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN.

Li Keqiang pozitive taksis klopodojn, kiujn faris la organizo por konservi la nutraĵan sekurecon, kaj antaŭenpuŝi tutmondan redukton de malriĉeco. Li rimarkigis, ke por konservi la nutraĵan sekurecon, ĉiuj landoj devas preni la nutraĵan demandon kiel la ĉefan taskon de disvolvado, kaj necesas komunaj klopodoj de la internacia komunumo. Li diris, ke Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando jam solvis la demandon de manĝado kaj vestado, tamen restas cent milionoj da malriĉuloj en la lando. Ĉinio faros sian plej grandan eblon por elimini la malriĉecon kaŭzitan pro malsato kaj estas memfida por solvi problemon de la fundamenta vivteno de 1 300 milionoj da loĝantoj kaj kontribui al la tutmonda nutraĵa sekureco.

Graziano diris, ke Ĉinio faris gravan kontribuon por konservo de la nutraĵa sekureco kaj elimino de malsato en la tuta mondo kaj estas unu el la plej proksimaj kunlaboraj partneroj de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN. Li diris, ke la organizo volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por kune akceli stabilecon de la nutraĵa merkato kaj sud-sudan kunlaboron kaj konservi la tutmondan nutraĵan sekurecon.

Prezidanto Xi Jinping emfazis merkrede, ke kultura kaj arta sektoroj en Ĉinio devas servi al la popolo kaj socialismo.

Parolante al verkistoj, aktoroj, dramistoj kaj dancistoj en simpozio en Pekino, Xi diris, "Socialismaj kulturo kaj arto esence estas la kulturo kaj arto de la popolo."

Servi al la popolo kaj la socialisma afero estas postulo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj tio estas tre grava por la estonteca disvolvado de la kultura kaj arta sektoroj de Ĉinio, Xi diris.

Li priskribis ordinarajn civitanojn kiel "la aprecantojn kaj kritikistojn" de arto, kaj diris, ke ankaŭ ili devas esti konsiderataj kiel la ĉefaj temoj de artaj verkoj.

Xi diris, ke kun pliboniĝo de vivkvalito de la loĝantaro, Ĉinio bezonas pli bonajn kulturajn produktojn. Li instigis la landajn artistojn lerni de la popolo kaj bazi sian kreadon sur la reala vivo.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede publikigis gazetaran komunikaĵon, alvokante, ke ĉiuj membroŝtatoj de UN, duflankaj partneroj kaj multflankaj organizoj pli rapide liveru kaj evidente pliigu helpojn de resursoj, mono kaj materialoj por efike respondi al la epidemio Ebola.

La komunikaĵo diris, ke la Sekureca Konsilio de UN estas profunde maltrankvila pro la disvastiĝo de la viruso Ebola en Okcident-Afriko. Ĝi petas, ke ĉiuj flankoj donu helpojn en la kampoj de loĝistiko, aviada medicino, transporto kaj konstruado, necesajn por la batalo kontraŭ Ebola kaj tuj liveru ilin al tiuj serioze trafitaj landoj. La Sekureca Konsilio esprimis zorgon pri tiuj landoj izolitaj pro la komerca kaj turisma malpermeso kaj pri diskrimnacio kontraŭ civitanoj de Gvineo, Liberio kaj Sieraleono.

Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon merkrede diris, ke kamparaj virinoj estas fortoj akcelantaj la tutmondan progreson, kaj oni devas realigi disvolvajn celojn per tiuj fortoj.

Tion li esprimis tiutage en sia parolado koncerna al la Monda Tago de Kamparaj Virinoj. Li rimarkigis, ke kamparaj virinoj sin vivtenas per naturaj resursoj; en la evoluantaj landoj virinoj okupas 40% de la kamparaj laborfortoj, kaj ili ofte portas la ĉefan respondecon de la familioj pri nutraĵa sekureco, sanprotekto kaj edukado.

La iraka armeo merkrede diris, ke 59 membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant estis mortpafitaj tiutage en konflikto kaj aeratako.

Armea oficiro el okcidenta provinco al-Anbar diris al raportisto, ke frumatene de tiu tago dekoj da membroj de la ekstremisma grupo lanĉis atakon al la urbeto Bagdadi je 200 kilometroj nordokcidente de la ĉefurbo Bagdado, la sekurectrupoj garnizonantaj en la urbeto repuŝis la atakon sub la aera subteno de usonaj militaviadiloj, mortpafis 13 membrojn de la grupo kaj detruis plurajn veturilojn.

Tiu oficiro diris, ke la sekurectrupoj kaj la ŝijaista milico tiutage atakis fortikaĵon de IŜIL en la regino Mansouriyah de la provinco al-Anbar, kaj post intensa batalo ili mortigis almenaŭ 12 membrojn de IŜIL. Krome, la registara armeo mortigis 15 militemulojn kaj detruis ses veturilojn en la batalo en la regiono Albu-Talha de la provinco.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto