Vizitu Forumon

Li Keqiang kaj Ban Ki-moon interŝanĝis opiniojn pri Ebola

(GMT+08:00) 2014-10-22 13:33:35     Redaktoro:Lina

Marde vespere ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone interparolis kun la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon laŭ interkonsento. Ili interŝanĝis opiniojn pri traktado de la epidemio Ebola.

Li Keqiang montris, ke Ĉinio kaj la afrikaj landoj estas evoluantaj landoj kaj havas profundan tradician amikecon, Ĉinio je la unua tempo donis humanajn helpojn kaj poste sendis al la landoj influataj de la epidemio grandan nombron da specialistoj kaj kuracistoj por preventado kaj regado de la epidemio. Li konigis, ke Ĉinio aktive esploras novan projekton por helpi la afrikajn landojn fortigi la kapablon de preventado kaj regado de la epidemio, alte atentas plurflankan fondaĵon iniciatitan de UN kaj laŭeble donos helpojn. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas la gvidan rolon de UN en helpo al Afriko kaj en traktado de la epidemio.

Ban Ki-moon multe admiris ĉinajn helpojn al la afrikaj landoj kaj subtenon al la laboro de UN. Li diris, ke la helpoj de Ĉinio forte subtenas la batalon de la afrikaj landoj kontraŭ Ebola kaj fortigas ilian fidon venki la epidemion. Li aldonis, ke UN volas subteni plu intensajn kontaktojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto