Merkrede en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la unua kunveno de Ĉinio, Japanio kaj Sur-Koreio, por interkonsulta meĥanismo pri interreta sekureco, diskutis pri tio, kiel kontraŭagi interretajn krimadon kaj terorismon, kaj kiel kunagi por tuja respondo en la interreto.
Hua Chunying informis, ke la tri partioj respektive komunikis sian interretan politikon kaj ĉi-rilatan strukturon, diskutis pri la kondutoj de tiuj landoj, kiuj havas respondecon pri interreta sekureco, la starigo de fidindaj rimedoj, la kontraŭago al interretaj krimado kaj terorismo, kaj aliaj pli.