Vizitu Forumon

Irana mararmea komandanto unuafoje vizitas Ĉinion

(GMT+08:00) 2014-10-23 19:08:05     Redaktoro:Xiong Linping

Ĵaŭde posttagmeze la ĉina mararmea komandanto Wu Shengli en Pekino intervidiĝis kun la irana mararmea komandanto Habibollah Sayyari. Tio estas la unuafoja vizito de irana mararmea komandanto al Ĉinio.

Wu Shengli diris, ke la amikeco de la dulandaj popoloj havas longan historion, kaj jam antaŭ pli ol 2 000 jaroj la antikva silka vojo kunligis la dulandajn popolojn; en la lastaj jaroj la dulandaj armeaj rilatoj evoluas en sano, la dulandaj altaj tavoloj interkomunikiĝas ofte, la duflanka politika interfido ĉiam pli fortiĝas, kaj en kelkaj kampoj la dulandaj armeoj havas bonan kunlaboron.

Habibollah Sayyari asertis, ke Irano alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj esperas, danke al tiu ĉi vizito, kune kun Ĉinio pluapaŝe plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron en ĉiuj niveloj kaj akceli la duflankajn rilatojn ĉiam antaŭen.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto