Vizitu Forumon

Internacia komunumo alte atentas decidon de KPĈ

(GMT+08:00) 2014-10-24 13:24:00     Redaktoro:Lina

Ĵaŭde la Kvara Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adoptis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Problemoj koncernaj al Ĉiuflanka Akcelo de Laŭleĝa Regado". La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke tio kreos pli bonan leĝmedion por kompleta profundigo de la ĉina reformado kaj konservo de fruktoj de reformado kaj pordmalfermo.

Brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la decido adoptita en la plena sesio estas ŝlosile grava por funkciado de la merkata ekonomio de la monde dua plej granda ekonomio.

Usona novaĵ-agentejo Associated Press diris en raporto, ke komunikaĵo, publikigita post fermiĝo de la plena sesio, anoncas, ke Ĉinio persistos en regado laŭ la konstitucio kaj leĝoj, kaj restriktos intervenon en juĝadon.

Franca Novaĵ-Agentejo diris en artikolo, ke la Komunista Partio de Ĉinio anoncis en la plena sesio senŝanceliĝe persisti sur la socialista vojo de laŭleĝa regado kun ĉinaj trajtoj, konstrui la socialistan sistemon de laŭleĝa regado kun ĉinaj trajtoj kaj konstrui la socialistan landon de laŭleĝa regado.

Germana Novaĵ-Agentejo raportis, ke en la plena sesio la gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio decidis limigi intervenon de gvidantoj en juĝadon per sistemo, kaj konstrui la socialistan sistemon de laŭleĝa regado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto