Vizitu Forumon

Xi Jinping kunsidas kun gvidantoj de diversaj demokratiecaj partioj kaj senpartiuloj

(GMT+08:00) 2014-10-24 18:46:52     Redaktoro:Xiong Linping

Vendrede oficiala informo asertis, ke la 19an de oktobro la Centra Komitato de la Komunista partio de Ĉinio (KPĈ) en Zhongnanhai organizis kunsidon kun gvidantoj de diversaj demokratiecaj partioj, de la Tutlanda Asocio pri Industrio kaj Komerco, kaj senpartiuloj, por aŭskulti de ili opiniojn kaj proponojn rilate la decidon de la Centra Komitato de KPĈ pri kelkaj gravaj problemoj ligitaj al ĉiuflanka antaŭenigo de laŭleĝa regado. En la kunsido Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, konigis la trairadon de skizado pri la decido de la 4a plena sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ.

En la kunsido gvidantoj el ĉiuj demokratiecaj partioj kaj reprezentanto el la senpartiuloj konsentis la decidon de la Centra Komitato de KPĈ pri kelkaj gravaj problemoj rilate la ĉiuflankan antaŭenigon de laŭleĝa regado, kaj esprimis siajn opiniojn kaj proponojn.

Xi Jinping emfazis, ke la ĉiuflanka antaŭenigo de laŭleĝa regado estas esenca postulo, solvi serion da gravaj problemoj alfrontataj de Ĉinio en ties evoluvado, liberigi kaj plifortigi la vivecon de socio, akceli la justecon de socio, konservi socian harmonion kaj stabilecon, kaj garantii la konstantan sekurecon de la ŝtato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto