Vizitu Forumon

Rakonto pri Potala Palaco

(GMT+08:00) 2014-12-24 17:41:40     Redaktoro:Pluveta

Sur la mistera Qinghai-Tibeta Altebenaĵo ekzistas palaca ensemblo kun la plej alta marnivelo kaj plej granda skalo en la mondo. Ĝi ja estas majesta kaj pompa palaca konstruo de la tibeta budaismo – Potala Palaco.

La Potala Palaco estis konstruigita de la tibeta reĝo Songtsen Gampo por edziĝi al princino Wencheng el la dinastio Tang en la 7-a jarcento p. K. La vorto "Potala" estas sánskrita fonétika transskribo, origine temanta pri la insulo Putuo loĝata de Avalokiteŝvaro, tial la Potala Palaco ankaǔ estas populare nomata "Dua Monto Putuo". La Potala Palaco staras sur la deklivo de la Ruĝa Monto alta je 3 700 metroj super la marnivelo, en Lasao, la ĉefurbo de la Tibeta Aǔtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi areas je pli ol 360 mil kvadrataj metroj, kaj konsistas el du partoj Ruĝa Palaco kaj Blanka Palaco. La Ruĝa Palaco sin trovas en la mezo, kaj la Blanka Palaco sterniĝas ĉe ĝiaj ambaǔ flankoj. La ruĝaj kaj blankaj konstruoj estas intervicigitaj kaj staras unu super alia, manifestante eksterordinaran imponecon kaj belecon.

Sur la zenito de la Ruĝa Monto, en la centro de la Potala Palaco estas sinhardejo de la reĝo Songtsen Gampo. Ĝi estas kaverneska kultejo al Budho, kaj ene troviĝas statuoj de Songtsen Gampo, princino Wencheng, princino Chizun el Nepalo kaj aliaj, kaj tiuj statuoj ĉiuj estis artaj majstraĵoj de la regno Tubo en la 7-a jarcento.

(Foto:Songtsen Gampo kaj princino Wencheng)

La Potala Palaco kvankam estas la tipa palaca ensemblo de la tibeta budaismo, tamen ĝi ankaǔ montras la han-naciecan arkitekturan trajton, ekzemple surgravuritaj traboj kaj kolonoj kaj similaj. Ĝi estas memoraĵo de tiu signifoplena geedziĝa soleno de naciecoj tibeta kaj han-a antaǔ 1 300 jaroj, samtempe ankaǔ historia atesto de solidareco inter la tibeta kaj han-a naciecoj. Ĝis hodiaǔ, ĉiu el la tibetanoj kaj el la han-oj bone konas pri tiu bela rakonto okazinta antaǔ 1 300 jaroj.

En la 7-a jarcento, kiam Tibeto sin trovis en la periodo de la regno Tubo, la tibeta reĝo Songtsen Gampo estis diligenta en la regado kaj simpatia al la popolo, sekve la regno Tubo pli kaj pli potenciĝis. Por starigi amikecajn rilatojn kun la dinastio Tang situanta en la centra regiono kaj enkonduki tieajn avangardajn teknikon kaj kulturon, Songtsen Gampo decidis sin svati al la princino Wencheng de la dinastio Tang. Kunportante dotojn kaj donacaĵojn, la svata kortegano Ludongzan de la regno Tubo atingis Chang'an (nuna Xi'an), la ĉefurbon de la dinastio Tang, kaj tie li sciis, ke ankaǔ reĝoj de aliaj periferiaj regnoj de la dinastio Tang ekspedís senditojn por peti la manon de la princino Wencheng, kiu estis vaste konata pro beleco kaj inteligenteco. Sub tia cirkonstanco, la imperiestro Taizong de la dinastio Tang decidis, ke divers-regnaj senditoj konkursu inter si, kaj la gajninto de la konkurso estos permisata svatiĝi al la ĉarma princino. Do la imperiestro elmetis tri demandojn, por ke la senditoj respondu.

La unua demando estis, ke en ĝardeno estas dek lignoj kun la egalaj dikecoj ĉe ambaǔ ekstremoj. La senditoj devas distingi, kiu ekstremo estas la radika parto kaj kiu la pinta.

La saĝa kortegano Ludongzan de la regno Tubo metis la lignojn en akvon. Ĉar la arba radiko havas pli grandan densecon, tial la radika ekstremo sin klinis pli profunden en la akvo. Tiamaniere li sukcesis distingi la pintan ekstremon kaj la radikan ekstremon de ĉiuj lignoj.

La imperiestro Taizong levis la duan demandon. Li montris al la konkursantoj jadaĵon, tra kies mezo troviĝas trueto zigzaga je 9 kurbiĝoj. La imperiestro Taizong postulis, ke diversregnaj senditoj ŝovu la maldikan fadenon en la trueton de ĝia unu fino ĝis la alia. Krom Ludongzan, ĉiuj aliaj senditoj, duonfermante la okulojn, strebis por enmeti la maldikan fadenon en la trueton. Kiam estis la vico de Ludongzan, li prenis la jadaĵon kaj ŝmiris unu finon de ĝia trueto per mielo, poste li ligis la maldikan fadenon ĉirkaǔ la talio de formiko, kaj metis la formikon ĉe la alia fino de la trueto. Flarante allogan odoron de la mielo, la formiko ek-krablis en la trueton, kaj Ludongzan senĉese urĝis ĝin per bloveto, rekte ĝis kiam ĝi atingis la alian finon de la trueto, rezulte la formiko kondukis la maldikan fadenon tra la naŭkurban trueton de la jadaĵo. Ludongzan refoje gajnis la konkurson.

La imperiestro Taizong elmetis la trian demandon. Li ordonis, ke oni miksu cent ĉevalinojn kun cent ĉevalidoj, tiam li postulis, ke la diversregnaj senditoj konfirmu ĉiun paron de la patrino kaj la ido. La senditoj cerbumadis kaj elpensis diversajn metodojn, ekzemple ili provis distingi laǔ la koloro aǔ la aspekto de la ĉevaloj, sed neniu el ili sukcesis. Siavice, Ludongzan unue apartigis la ĉevalinojn disde la ĉevalidoj, kaj fermis la du gregojn respektive en du staloj. En la sekvanta tago li liberigis la ĉevalinojn unu post alia antaǔ la ĉevalidoj. Vidinte sian patrinon, la ĉevalido tuj kuris al la ĉevalino por mamsuĉi, kaj momenton poste ĉiu paro de la ĉevalino kaj la ĉevalido estis klare konfirmata. Jen Ludongzan gajnis la trian venkon.

Por plene sin konvinki, la imperiestro Taizong de la dinastio Tang fine aldonis jenan demandon, kiu estas la princino Wencheng inter 500 kap-vualitaj knabinoj kun samaj kostumoj, starantaj antaǔ diversregnaj senditoj. El la senditoj neniu vidis la princinon Wencheng iam antaǔe, do neniu povis respondi tiun demandon. Tamen Ludongzan elmontris sian esceptecon. Post sia alveno al Chang'an, la ĉefurbo de la dinastio Tang, li faris senbruan enketon, kaj jam sciis, ke la princino Wencheng ŝatas sin refreŝigi per ia eksterordinare aroma parfumo, kies odoro tre plaĉas al abeloj. En la tago, kiam la senditoj devis distingi la princinon, Ludongzan nerimarkite kunportis abelojn en sia poŝo. Je sia vico, li ellasis la abelojn, kaj tiuj amindaj insektoj sin direktis al la princino kun la plaĉa aromo. Tiamaniere Ludongzan ankoraǔfoje sukcese respondis la demandon.

La imperiestro Taizong pensis en si, ke eĉ kortegano de la regno Tubo estas tiel sagaca, do ankaŭ la reĝo, kiu servigas lin al si, certe estas inteligenta kaj saĝa. Rezulte la imperiestro Taizong de la dinastio Tang finfine edzinigis la princinon Wencheng al la reĝo Songtsen Gampo.

Aŭdinte la informon pri sukcesa svatiĝo, la reĝo Songtsen Gampo ege ĝojis, kaj ordonis konstrui palacon kun 999 ĉambroj por edziĝi al la princino. Jen aperis la Potala Palaco en la ĉefurbo Lasao. Kaj la rakonto pri tio, ke la reĝo Songtsen Gampo ekspedis senditon Ludongzan por svatiĝi al la princino Wencheng, estis detale pentrita sur freskoj de la Potala Palaco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto