Vizitu Forumon

Pendanta Templo de provinco Shanxi

(GMT+08:00) 2014-12-18 17:29:28     Redaktoro:Pluveta

Kiel konate, la temploj ĝenerale estis konstruataj sur la ebena tero. Sed en la provinco Shanxi de la norda landparto de Ĉinio tamen troviĝas templo konstruita sur apika klifo, jen estas la fama Pendanta Templo. La templo konstruita antaǔ 1400 jaroj, situas apud la urbo Datong en la norda parto de la provinco Shanxi, kaj estas karakteriza templo kun kombiniĝo de budaismo, taoismo kaj konfuceanismo. Origine, ĝi estis nomata templo Xuankong. La ideogramo "Xuan" devenis de la doktrino de la ĉina tradicia religio – taoismo, kaj la ideogramo "Kong" devenis de la doktrino de budaismo. Poste oni titolis la templon "Pendanta Templo", ĉar la tuta templo similas pendaĵo ĉe klifo. En la ĉina lingvo, la ideogramo "Pendanta" kaj la ideogramo "Xuan" havas la similan prononcon. Eble pro tia prononca koincido, la templo ekhavis la nunan nomon.

Inter multaj konstruaĵoj de Ĉinio, la Pendanta Templo distingiĝas kiel tre mirinda ekzemplo. Ĝi situas en malgranda baseno de profunda montaro, ambaǔflanke gardate de vertikale starantaj klifoj pli ol cent metrojn altaj. Sin gluante sur peco de la klifo, la Pendanta Templo ŝajnas suspensiaĵo en la aero proksimume 50 metrojn alte super la tero. Rigardate de malproksime, la tavolo-super-tavolaj haloj kaj pavilonoj de la templo estas subtenataj nur de dekkalkaj maldikaj kolonoj ŝajne skuantaj en la vento, kaj super la templo videblas grand-peca roko sin klinanta antaǔen, kaj kvazaǔ tuj falus sur ĝin. La fenomeno vere estas surpriza por ĉiu rigardanto. La Pendanta Templo konsistas el pli ol 40 haloj, pavilonoj kaj turoj, kiuj interligiĝas per la viadukto. Kiam turistoj ekpaŝis sur la viadukton, ili vole nevole ekiris piedfingre kaj atenteme piedpremis la plankon, retenante la spiradon kun la timo, ke je eventuale pli forta premo, la templo falos surteren. Tamen, spite klakadon de la planko, la konstruo gluiĝanta sur la klifo restas senmova.

Parolante pri la arkitektura trajto de la Pendanta Templo, antaǔ ĉio ni devas mencii ĝian "mirindecon". La templo pendas inter antikvaj klifoj, kaj la elstariĝanta parto de la klifa zenito, simile al ombrelo, ŝirmas la antikvan templon kontraǔ pluvado, kaj ankaǔ inundo okazinta montpiede ne povas subakvigi la antikvan templon. La montpintoj starantaj ĉirkaǔ la templo gardas ĝin kontraǔ la arda sunumado. Laǔdire, en somero la sunradioj povas atingi la Pendantan Templon nur dum 3 horoj ĉiutage. Tio eble estas la kaǔzo, kial la Pendanta Templo farita per lignaj materialoj, bone rezerviĝas ĝis nun spite miljaran provadon fare de vento kaj pluvo.

La dua trajto estas ĝia "suspensieco". Multaj homoj opinias, ke la Pendanta Templo estas subtenata de dekkelkaj lignaj kolonoj dikaj je la bovla faǔko. Sed fakte iuj el tiuj kolonoj tute ne bezonas teni premon, kaj la efektiva subtenanta forto de la templaj konstruaĵoj venas de la lignaj transversaj traboj insertitajn en rokojn. Oni prilaboris kiel kvadratajn trabojn la lignojn el la loke kreskantaj cug-arboj, kaj profunde insertis la trabojn en ege malmolajn rokojn. La lignoj estis marinitaj en uruŝio, sekve ili ne timas mordon de termitoj, nek korupton. La fundamento de konstruaĵoj estis fiksita sur tiuj transversaj traboj. Krome ankaǔ la kolonoj sub la Pendanta Templo ludas nemankigeble gravan rolon de subtenado al la tuta ensemblo. Dank'al la preciza kalkulado fare de antikvaj metiistoj, iuj el tiuj dekkelkaj kolonoj servas al pezo-eltenado, aliaj servas por ekvilibri la altecon de konstruaĵoj, kaj ceteraj ludas la subtenan rolon pro premado sur si, kaj sen tiu premado, ili ne povas ludi sian rolon.

La tria trajto de la Pendanta Templo estas ĝia "delikata metilerteco". Laŭ la inĝenia projekto konforma al lokaj kondiĉoj, oni plene utiligis la naturan formon de klifo, kaj bonorde dispoziciis diversajn konstruojn de la templo. Ekzemple, en la konstruado de la Halo Sanguan, unu el la du plej grandaj konstruoj de la templo, oni elpensis bonan ideon preni spacon el la klifa muro: la antaǔa parto de la halo konsistas el lignaj ĉambroj, sed la malantaǔa parto konsistas el multaj ŝtonaj kavernoj fositaj sur la klifa muro, sekve la halo aspektas tre vasta. La plejparto de haloj de la Pendanta Templo estas ne grandaj sed delikataj, kaj ankaǔ statuoj ene de tiuj haloj estas nealtaj. La dislokiĝo de la haloj estas tre interesa, vidigante variecon en simetrieco laǔ la loka topografiaĵo. Ŝajnas al turistoj irantaj sur la kornica vojo, ke ili sin trovus en la labirinto, kaj ofte okazas, ke ili ne povas trovi la elirejon.

Multaj homoj estas scivolemaj pri tio, kial antikvuloj konstruis la templon ĉe klifo? La kaǔzo kuŝas en tio, ke sub la Pendanta Templo estis grava trafika pasejo en la antikveco. Oportune al pilgrimantoj frekventantaj tie, oni konstruis templon. Krome, ĉe la montpiedo frontata de la templo fluis rivero, kiu ofte inundis okaze de pluvego. Pensante, ke tion agitis malbona drako, oni intencis premi ĝin per stupao, jen aperis templo pendanta ĉe klifo.

Sur rokmuro de la kornica vojo de la Pendanta Templo vidiĝas kvar ĉinaj ideogramoj kun la signifo: Genia majstraĵo de Gongshu". Temas pri aplaǔdo al arkitektura teknologio de la Pendanta Templo. Gongshu estas nomo de metiisto Gongshu Ban vivanta antaǔ pli ol 2 000 jaroj, kaj estis konata prapatro de la ĉinaj arkitekturaj metiistoj. La kvar ĉinaj ideogramoj aludas al tio, ke konstruaĵon similan al la Pendanta Templo kapablas fari nur tiaj inĝeniaj metiistoj, kia Gongshu Ban. Vere alta takso!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto