Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 29)

(GMT+08:00) 2014-10-29 17:19:20     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj afgana ŝtatestroj interparolis en Pekino; liberia prezidento dankas Ĉinion pro ĝia helpo en batalo kontraŭ Ebola. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia afgana paralelulo Ashraf Ghani Ahmadzai.

Xi Jinping gratulis al Ghani pro lia enoficiĝo kiel afgana prezidento kaj esprimis bonvenon por la vizito al Ĉinio kaj ĉeesto al la Ministra Konferenco de la Istanbula Procezo pri Afganio. Li emfazis, ke de post la fondiĝo de la nova afgana registaro la ĉina-afganaj rilatoj alfrontas novan oportunon en disvolvado, kaj li volas plani disvolvadon de la duflankaj rilatoj por la nova periodo kune kun prezidento Ghani. Li akcentis, ke Ĉinio grandigos subtenon al la paca rekonstruado de Afganio kaj helpos al Afganio redakti ŝtatan planon pri ekonomia kaj socia disvolvado, trejni diversajn talentulojn, disvolvi agrikulturon, hidroelektron kaj infrastrukturan konstruadon, kaj akceli disvolvadon de la loka ekonomio kaj bonigon de popola vivteno. Li aldonis, ke la venonta jaro markos la 60an datrevenon de establo de la ĉina-afganaj diaplomatiaj rilatoj kaj ankaŭ estos la Jaro de Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afganio, kaj la du landoj devas vastigi interhomajn interŝanĝojn kaj akceli reciprokan komprenon kaj amikecon.

Ghani diris, ke la afgana popolo arde deziras frue realigi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon, kaj dankas Ĉinion por ĝia subteno al la paca procezo kaj ekonomia rekonstruo de Afganio, kaj li dankas prezidanton Xi por la speciala sendito al ceremonio de lia enoficiĝo. Li diris, ke Afganio volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio; la afgana popolo domaĝas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj esperas, ke la du landoj akcelos amikajn kontaktojn de la du popoloj, prenante la 60an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj kaj la Jaron de Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afganio kiel oportunojn.

Ĉinio kaj Kazaĥio marde promesis plifortigi kunlaboron inter siaj leĝdonaj organoj por akceli disvolvadon de la rilatoj.

La promeson faris Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Dariga Nazarbayeva, vicprezidanto de la Malsupra Ĉambro de la kazaĥa parlamento, dum sia renkontiĝo en Pekino.

Zhang, diris, ke la Nacia Popola Kongreso volas akceli interŝanĝojn kun la kazaĥa parlamento por fortigi dividon de spertoj en leĝdono kaj ŝtata regado kaj krei pli bonan leĝmedion por la duflanka kunlaboro.

Nazarbayeva konsentis kun Zhang, dirante, ke la malsupra ĉambro fortigos kunlaboron kun la Nacia Popola Kongreso por puŝi antaŭen la kazaĥa-ĉinajn rilatojn al nova alto.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, marde diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono finos embargon kontraŭ Kubo kiel eble plej frue, kaj ke la du landoj senĉese bonigos la rilatojn por akceli stabilecon kaj disvolvadon de Latin-Ameriko kaj la kariba regiono.

Tiutage la 69a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la rezolucion "meti finon al la blokado kontraŭ Kubo kiel eble plej frue" per la frakase grandega plimulto. 188 membroŝtatoj aprobis la rezolucion, Usono kaj Israelo oponis, Palaŭo, Mikronezio kaj Marŝalaj Insuloj sin detenis. Estis sinsekve la 23a fojo, ke la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis koncernan rezolucion.

Wang Min diris antaŭ la voĉdono, ke ankoraŭ ne ĉesis la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo; la usona ago ne nur malobservis la Ĉarton de UN kaj koncernajn rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo, sed ankaŭ kaŭzis al Kubo grandajn ekonomiajn kaj financajn perdojn, malhelpis la klopodojn de la kuba popolo por liberiĝo el malriĉeco, akcelo de ekonomia kaj socia disvolvado kaj atingo de la jarmila celo, atencis la rajton de la kuba popolo por ekzisto kaj disvolvado kaj influis ekonomiajn, komercajn kaj financajn interŝanĝojn de aliaj landoj kun Kubo. Li akcentis, ke la monda ekonomia reprosperigo restas malforta, kaj la internacia komunumo ankoraŭ alfrontas nutraĵan krizon, energi-krizon, klimatan ŝanĝiĝon kaj aliajn gravajn defiojn, tial la embargo kaj sankcioj kontraŭ Kubo estas pli malraciaj ol iam ajn antaŭe.

Militaj persekutantoj diris marde en Pekino, ke Xu Caihou, eksa vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, konfesis akcepton de ŝmirmono.

Militaj persekutantoj finis enketon pri la korupto de Xu kaj komencis la proceduron por endosierigi la kazon, diris komunikaĵo de la milita prokurorejo.

Xu estis ankaŭ forpelita el la Komunista Partio de Ĉinio kaj eksigita el militservo kun nuligita rango de generalo.

Liberia prezidento Ellen Johnson-Sirleaf marde diris, ke Liberio dankas la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon pro ilia malegoisma kaj grava helpo al la batalo de Liberio kontraŭ Ebola.

Johnson-Sirleaf tiutage intervidiĝis kun Zhang Jiang, estro de la pionira grupo por la programo de Ebola-kurac-centro, konstruata helpate de Ĉinio en Liberio, kaj lia sekvantaro. Li diris, ke Ĉinio ĝustatempe liveris kelkajn arojn da helpmaterialoj al Liberio, kaj estis la unua lando, kiu sendis aviadilon por transporti helpajn materialojn al Liberio. Tio gvidis la internacian helpadon kaj faris gravan kontribuon al la batalo de Liberio kontraŭ Ebola.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj marde publikigis deklaron de prezidanto. La deklaro riamrkigis, ke virinoj kaj knabinoj senhejmaj pro militoj aŭ konfliktoj pli eble suferas diversajn perfortojn, kaj urĝas ĉiujn landojn kaj flankojn de konfliktoj garantii ilian sekurecon kaj doni al ili helpojn.

La televido de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono marde raportis, ke senhoma raketo funkciigita de la usona privata firmao Orbit-Scienca Korporacio eksplodis tiutage je kelkaj sekundoj post la pafiĝo.

Marde je 22 minutoj post la 18a horo laŭ la orienta tempo de Usono la raketo Antares de la Orbit-Scienca Korporacio eksplodis en la aero je ses sekundoj post la pafiĝo, kaj poste ĝi falis sur la lanĉilon kaj estigis refojan eksplodon.

la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio kaj la Orbit-Scienca Korporacio esploras pri la akcidento.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto