Vizitu Forumon

Pagri, la plej alta vilaĝo de la mondo

(GMT+08:00) 2014-10-30 15:03:55     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj, mi estas Lucia。 En hodiaŭa programero Sur la Mondo, mi rakontos al vi. Ĝi havas proksiman rilaton kun la plej alta vilaĝo Pagri, Tibeto.

Defendi landlimon sur la altebenaĵo!

Mi demandis Shi Yinsi(shī yìn sì), ĉu li sentas sin malfeliĉa? La fortika viro respondis iomete timide dirante, ke ĉi tie estas tre malvarme.

Mi scias, kion li poste emfazos.

Ni unuafoje renkontiĝis ĉe la bordo de la Amplena Lago, ĉe la piedo de la monto Chomolhari. Jes, Amplena Lago, ĝi estas la nomo transliterigita el la tibeta lingvo, sed romantika. Kiam mi unuafoje vidis lin, li ĵus akompanis siajn edzinon kaj infanon foriri el Pagri.

Mi demandis, kial li ne akompanis ilin iom pluen? Li diris al mi, ke ne necesas, akompani ilin en aŭtobuson jam estas sufiĉe. Ili unue veturos al Shigatse, poste al Lasao kaj foriros el Tibeto. Sur lia vizaĝo, mi klare trovis la firman mienon, sed kelkajn minutojn antaŭe, la mieno estis mola kaj varma.

Kie estas Pagri?

Ĉe la mezparto de monto Himalajo, proksime al la plej suda parto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kun altitudo de 4360 metroj. Se vi suden iras de Shigatse, la vojo estas senĉese altiĝanta. Se vi suden iras de Pagri, ĉiam estas malsuprenira deklivo.

Pagri, la plej alta vilaĝo de la mondo.

Malvarme, vere malvarmege.

Je la 8a horo matene, mi vekiĝis kun fajfila sono de soldatoj. Samtempe, la muĝo de vento ankaŭ eniris en miajn orelojn. Ĝi avertis min, ke mi devas vesti lanugan veston kiam mi iris eksteren.

Shi Yinsi(shī yìn sì) diris al mi, ke aŭgusto estas la plej varma sezono de Pagri, kiam mi jam vestis lanugan veston. Li diris al mi ankaŭ, ke li jam laboris ĉi tie kelkajn jarojn.

Mi ne damandis lin pri la detalaj naturaj situacioj ĉi tie. Mi povas imagi la malvarmegon ĉi tie.

Sur ebenaĵo mi kutimas malrapide kuri, sed ĉi tie, mi sentas, kvazaŭ grandaj sablosakoj ligitas sur mia kruroj. La oksigena enteno estas nur duono de la epenaĵo. Tio signifas, ke dufoja spiro ĉi tie similas al la unufoja spiro sur epenaĵo.

Mi fine spertas la senton pri oksigena manko.

Sed ĉiutage, Shi Yinsi(shī yìn sì) kaj liaj soldatoj bezonas fari trejnon. Ŝajnas ke ili faras facile, sed fakte ili suferas multe. Mi demandas ilin, kio subtenas ilin. La respondo estas: pli multaj soldatoj laboras eĉ en la pli alta loko.

Samtempe, mi komprenas la kialon, kial Shi Yinsi nur diris, ke ĉi tie estas malvarmege. Li havis la alian frazon, ke li havas kunbatalantojn, kiuj staras eĉ en la pli alta regiono.

En Pagri, la plej alta vilaĝo de la mondo, ili defendas landlimon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto