Ĵaŭde en Pekino Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco malkaŝis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la inaŭguron de la pintkunveno de komercaj gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj faros prelegon. La informon publikigis Yu Ping, ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco, en gazetara konferenco pri la pintkunveno.
Yu Ping konigis, ke la pintkunveno de komercaj gvidantoj de APEK 2014 okazos de la 9a ĝis la 11a de novembro en Pekino, kaj la ĉeftemo estas Nova Aspiro de Azi-Pacifiko: Novigo, Interligo, Kunfandiĝo kaj Prospero.