Vizitu Forumon

EU urĝas Rusion kaj Ukrainion akordiĝi pri naturgasa provizado

(GMT+08:00) 2014-10-31 15:21:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝis ĵaŭdo Rusio, EU kaj Ukrainio ankoraŭ ne povis akordiĝi pri naturgasa provizado en la nova raŭndo de tripartia intertraktado ekde merkredo en Bruselo. José Manuel Durão Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komsiono, urĝis ĉiujn partiojn atingi interkonsenton por garantii, ke Ukrainio akiru naturgasan provizon kontinuan, fidindan kaj bazitan sur merkata postulado.

Laŭ deklaro ĵaŭde publikigita de al Eŭropa Komisiono, Barroso kelkfoje telefone interparolis kun ukraina prezidento Petro Poroshenko, kaj li diris, ke la traktado proksimiĝis al interkonsento pri naturgasa provizado, bazita sur la propono de EU.

Oettinger, komisionano de EU pri energio, diris merkrede antaŭ la tria raŭndo de la intertraktado, ke li esperas, ke la tri partioj atingos transiran planon pri la vintra naturgasa provizado per interkonsiliĝo. Li opiniis, ke la problemo de naturgasa provizado alfrontas tri ĉefajn defiojn: serĉi naturgasan prezon akcepteblan por Rusio kaj Ukrainio, garantii sufiĉan monon de Ukrainio por aĉeto de la rusa naturgaso kaj solvi leĝan problemon koncernan al la interkonsento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto