Vizitu Forumon

Rakonto pri Imperiestra Palaco en Shenyang

(GMT+08:00) 2014-11-05 08:42:58     Redaktoro:Pluveta

La Imperiestra Palaco situanta en la urbo Shenyang de la nordorienta landparto de Ĉinio vicas tuj post la pekina Imperiestra Palaco laǔ la skalo kaj la konservata stato inter la nun ekzistantaj imperiestraj konstruaĵoj de Ĉinio. Kompare kun la pekina Imperiestra Palaco, la Imperiestra Palaco de Shenyang havas sian proprecon, t.e. ĝi estis konstruigita de manĉura imperiestro, kaj ĝia karakteriza historio kaj densa nacieca nuanco estas tre okulfrapaj.

La Imperiestra Palaco de Shenyang sin trovas en la centro de la malnova urbo de Shenyang, la ĉefurbo de la provinco Liaoning. Ĝi estis la originala imperiestra palaco de la dinastio Qing (1616 – 1911), kaj havas la eksterordinaran historion. En la komenco de la 17-a jarcento, la nomada manĉura nacieco en la nordorienta parto de Ĉinio starigis la reĝimon Jin, kaj prenis Shenyang kiel la ĉefurbon. La imperiestro Nulhach konstruigis la Imperiestran Palacon en la ĉefurbo. Post kiam Kubaj-Ĥano, filo de Nulhach, heredis la tronon, li ŝanĝis la ŝtatan titolon kiel "Qing", kaj finkonstruigis la palacon. Jen estas la Imperiestra Palaco de Shenyang. La unua imperiestro kaj la dua imperiestro de la dinastio Qing sinsekve heredis la tronon en la Imperiestra Palaco de Shenyang.

Poste la dinastio Qing eniris en la centran regionon de Ĉinio, renversis la dinastion Ming kaj starigis la novan centralizitan registaron de Ĉinio. La imperiestro de la dinastio Qing translokis sian ĉefurbon en Pekinon, kaj transloĝiĝis al la pekina Imperiestra Palaco. La Imperiestra Palaco de Shenyang fariĝis la akompana ĉefurbo de la dinastio Qing, pro tio la Imperiestra Palaco de Shenyang estis nomata ankaŭ "Palaco de Akompana Ĉefurbo".

La Imperiestra Palaco de Shenyang areas je 60 mil kvadrataj metroj, havas pli ol 70 konstruojn kaj pli ol 300 ĉambrojn. Malsame ol aliaj tradiciaj palacaj konstruaĵoj de Ĉinio, ĝi posedas klaran trajton de nomada nacio. La ensemblo de la Imperiestra Palaco de Shenyang konsistas el tri partoj meza, orienta kaj okcidenta, kaj la orienta parto havas reprezentantecon en dispozicio. En la orienta parto la ĉefa konstruaĵo estas Halo Dazheng, kie la imperiestro de la dinastio Qing laboris kaj okazigis la ceremonion. Ambaǔflanke de la Halo Dazheng videblas dek paviloneskaj haloj starantaj simetrie laǔ vicoj de sovaĝaj anseroj flugantaj norde suden. Jen estas la Dek Princaj Pavilonoj, kie laboris dek plej aǔtoritataj korteganoj de la dinastio. Laǔ arkitektura stilo, la Halo Dazheng aspektas pavilono kun relative pli granda dimensio kaj luksa dekoracio, tial ĝi estas nomata halo. Fakte laǔ la arkitektura stilo, la Halo Dazheng kaj la Dek Princaj Pavilonoj ĉiuj imitis jurtojn de la nomada nacio, kaj tiuj dek unu paviloneskaj haloj ja estas aliformoj de dek unu jurtoj. De la migre moviĝantaj jurtoj ĝis fiksitaj paviloneskaj haloj, oni povas percepti la kulturan evoluadon de la nomada nacio.

En la Imperiestra Palaco de Shenyang troviĝas multaj aranĝoj laǔ moroj de la manĉuna nacieco. Ekzemple, antaǔ la fronta pordo de la Palaco Qingning en la meza parto videblas 7 metrojn alta ligna stango, kiu staras sur soklo el la blanka marmoro kun la stana ujo ĉe la pinto. Por laikoj estas iom ridinde trovi, ke inter luksaj kaj pompaj palacoj staras tia stango. Tamen sciu, ke ĝi estas neordinara ligna stango. Ĝi estas nomata Stango Suolun, tradicia "dia stango" de la manĉura nacieco por kultado al la ĉielo. Laǔ la tradicia moro de la manĉura nacieco, dum kultado al la ĉielo, oni devas plenigi la stanan ujon de la stango per grenoj kaj dispecigitaj porkaj internaĵoj, por nutri korvojn. Tiu moro originis de jena legendo:La fondinto de la dinastio Qing Nulhach foje estis persekutata de malamikoj ĝis senelirejo. Rezignaciante li simple sin kuŝigis en iu kanalo, ĝuste en tiu momento abrupte alflugis aro da korvoj, kiuj falis sur lin kaj dense kovris lian tutan korpon, rezulte Nulhach eskapis de fatala sorto. Poste, kiam Nulhach fariĝis estro de la regno Jin, por esprimi sian dankemon al korvoj savintaj lian vivon, li ordonis al la manĉuroj starigi en siaj kortoj la lignan stangon kun la stana ujo ĉe la pinto, kaj plenigi ĝin per frandaĵoj plaĉaj al korvoj. Jen estas la kaǔzo, kial staras la Stango Suolun en la Imperiestra Palaco.

En la Imperiestra Palaco de Shenyang ĉie videblas signoj de la manĉura kulturo. Ekzemple, la dorma palaco pli altas ol la fronta halo. Tio estas heredo de la manĉura vivkutimo konstrui la domon sur la alta loko dum la nomada epoko. Kompreneble, jam en la komenca periodo de la dinastio Qing, la regantoj de la dinastio akceptis la kulturon de la centra regiono de Ĉinio, sekve vidiĝas okulfrape ankaǔ influo de la han-nacieca kulturo en la Imperiestra Palaco de Shenyang. Ekzemple, la arkitektura strukturo de la Halo Dazheng elmontras arkitekturan stilon de la dinastio Song (960 – 1279), kaj apartenas al la tipa arkitektura rimedo de la han-a nacieco. Ankaǔ la titola maniero por la dormaj palacoj estas sama kiel tiu de la han-a nacieco, ekzemple la titoloj de la Palaco Guanju, la Palaco Linzhi kaj aliaj originalis el < Libro de Poezio >, fama antikva klasikaĵo de la han-nacieco.La konstruado de la ĉefa parto de la Imperiestra Palaco en Shenyang startis en la jaro 1625, kaj daǔris dek jarojn entute. Poste, en la tempo de imperiestro Kanxi, tiu de imperiestro Yongzheng kaj tiu de imperiestro Qianlong, dum 150 jaroj, oni ankaŭ faris riparadon kaj plivastigon al la palaco. La Imperiestra Palaco de Shenyang kunfandis en si la artajn stilojn de multaj naciecoj, kiaj han-a, manĉura, mongola, hui-a kaj tibeta. Ni povus diri resume, ke la Imperiestra Palaco de Shenyang estas la kultura kristalo de la ĉina nacio, ankaǔ grava marko de tio, ke Ĉinio estas unueca lando kun multaj naciecoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto