Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 7)

(GMT+08:00) 2014-11-07 16:28:56     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos pintkunvenon de Grupo 20; Irako malkonsentas eniron de fremdlandaj trupoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Qin Gang vendrede anoncis, ke invitite de aŭstralia ĉefministro Tony Abbott, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 9an Pintkunvenon de la Grupo 20, kiu okazos en la 15a kaj 16a de novembro en Brisbano, Aŭstralio.

De la 16a ĝis la 23a de tiu ĉi monato Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Fiĝiio, invitite de ŝtatestroj de tiuj landoj. Dum la restado en Fiĝiio li renkontiĝos kun gvidantoj de pacifikaj insul-landoj, kun kiuj Ĉinio havas diplomatiajn rilatojn.

Vendrede en Pekino inaŭguriĝis la 11a Pekina Forumo. Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan leteron al la forumo. Ŝtata konsilanto liu Yandong ĉeestis la inaŭguron kaj voĉlegis lian leteron.

En sia letero Li Keqiang diris, ke post dek-jara klopodo la Pekina Forumo fariĝis influa platformo de akademiaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj fremdaj landoj. Ĉi-jare la froumo kun la temo "civilizacia harmonio kaj komuna prospero – Ĉinio kaj la mondo: tradicio, realeco kaj estonteco" havas klaran epokan signifon. Li esperas, ke la ĉeestantoj retrorigardos la tradicion, dividos la realecon kaj kune rigardos al la estonteco por estigi pli da sparkoj de pensado, kiuj akcelas interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia aŭstralia kolego Julie Bishop, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la ministran kunvenon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio tendencas al bona disvolvado, kaj la du landoj devas esti pretaj por certigi sukceson de serio da gravaj altnivelaj kontaktoj, grandigi duflankan pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova ŝtupo.

Bishop diris, ke Aŭstralio donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio, kaj volas bone fari preparon kun Ĉinio por gravaj altnivelaj kontaktoj kaj aldoni novan viglecon al la duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke Aŭstralio estas fida pri sukcesa okazigo de la neoficiala pintkunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Ĉinio kaj volas fortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Grupo 20.

Iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim al-Jaafari diris ĵaŭde en Ankaro, ke la iraka registaro bonvenigas militajn subtenojn de aliaj landoj, inkluzive de militaj ekipaĵoj kaj militista trejnado, tamen ĝi malkonsentas, ke fremdaj landoj sendu trupojn al Irako por batalo.

Al-Jaafari faris parolon tiutage en kunveno de la turka organizo por internacia strategia studo. Li asertis, ke nur la iraka popolo batalas sur sia teritorio. Li diris, ke dum renkontiĝo kun turkaj gvidantoj li petis, ke Turkio liveru militajn ekipaĵojn kaj helpu al Irako trejni militistojn. Li alvokis, ke la internacia komunumo liveru pli da humanaj helpoj al irakanoj senhejmaj pro atakoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Derek Plumbly, speciala kunordiganto de UN en Libano, diris ĵaŭde en Bejruto, ke UN esperas, ke Libano elektos novan prezidenton kiel eble plej frue.

Plumbly diris tiutage post interparolo kun Nabih Berri, prezidanto de la Nacia Asembleo de Libano, ke la libana parlamento merkrede decidis plilongigi la oficiperiodon, kaj tio helpos eviti novan kaj pli seriozan vakuon de ŝtataj organoj. Tamen li bedaŭris, ke Libano ne povis okazigi parlamentan elekton en difinita tempo. Li diris, ke UN subtenos plu al Libano okazigi parlamentan elekton en ia ajn tempo.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis komunikaĵon per sia proparolanto. Li bonvenigas akordiĝon de Burkino pri elekto de gvidanto de la transira registaro de civilaj funkciuloj kaj instigas ĉiujn partiojn de la lando tuj atingi interkonsenton pri kandidato por la gvidanto.

La komunikaĵo diris, ke Ban laŭdas ĉiujn partiojn de Burkino pro iliaj respondeco kaj volo por konstruema dialogo kaj instigas ilin tuj atingi interkonsenton pri kandidato por la gvidanto de la transira registaro.

En oktobro de la kuranta jaro, post kiam ekcirkulis la novaĵo, ke Blaise Compaore, kiu servis 27 jarojn kiel prezidento, intencis serĉi reelektiĝon per revizio de konstitucio, okazis grandskalaj protestoj en multaj lokoj de la lando. Compaore devigite demisiis en la 31a de oktobro, kaj la armeo de la lando deklaris, ke eksa vickomandanto de la prezidenta gvardantaro Isaac Zida estu ŝtatestro por la transira periodo de la lando, kaj tio vekis kondamnon de la internacia komunumo kaj protestojn de popol-amasoj.

Usona ŝtatsekretario John Kerry ĵaŭde nomumis eksan ambasadoron al Sud-Koreio Sung Kim nova speciala reprezentanto por nord-korea politiko kaj adjunkto de ŝtata vicsekretario pri aferoj de Sud-Koreio kaj Japanio.

Jen Psaki, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris en komunikaĵo, ke kiel speciala reprezentanto por nord-korea politiko Sung Kim kunordigos kaj kontrolos usonan politikon pri Nord-Koreio, inkluzive de sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Ŝi laŭdis Sung Kim, ke li havas "eksterordinaran kvalifikon" por la duobla devo.

Sung Kim naskiĝis en Seulo en 1960 kaj servis kiel usona reprezentanto por la sespartia intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj sekciestro de la Ŝtata Departemento pri Sud-Koreio. Li ekservis kiel usona ambasadoro al Sud-Koreio en oktobro de 2011 kaj eksiĝis el tiu ĉi ofico en la fino de la lasta monato.

Monda Komerca Organizo ĵaŭde publikigis Raporton pri Komercaj Rimedoj de la Grupo 20 por la periodo inter la meza tagdeko de majo kaj la meza tagdeko de oktobro de la kuranta jaro. La organizo urĝas membrojn de la grupo 20 redukti komercajn restriktajn rimedojn.

La raporto montris, ke en tiuj kvin monatoj membroj de la Grupo 20 alprenis 93 novajn restriktojn, plejparte komerc-reĝustigajn rimedojn. La raporto diris, ke membroj de la Grupo 20 alprenis 79 komerco-stimulajn rimedojn en tiu ĉi periodo, inkluzive de ĉesigo de kontraŭdumpinga enketo, nuligo de kontraŭdumpinga imposto, nuligo aŭ redukto de doganimposto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto