Vizitu Forumon

Xi Jinping komencis dialogon kun usona prezidento Obama

(GMT+08:00) 2014-11-12 14:49:02     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de novembro en la Popola Halo la ĉina prezidanto Xi Jinping komencis dialogon kun la usona prezidento Obama.

En la dialogo Xi Jinping rimarkis, ke junie de la pasinta jaro li havis sukcesan renkontiĝon kun prezidento Obama en la bieno Annaboge, kaj ili ambaŭ unuanime konsentis kune strukturigi novtipan grandlandan rilaton por Ĉinio kaj Usono; de pli ol unu jaro la du partioj, laŭ la komuna kompreno atingita fare de ili ambaŭ, antaŭenigas kunagadon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj en tio progresis rimarkinde: en la pasinta jaro la duflanka komerca sumo superis 520 miliardojn da dolaroj, la dudirekta investkvanto estis pli ol 100 miliardoj, kaj la homkomunika kvanto estis super 400 milionoj da homoj/fojoj; la du landoj kunagis en klimata ŝanĝiĝo, rezisto al la epidemio Ebola, kaj kontraŭstaro al terorismo; kaj la fakto pruvas, ke la strukurado de la novtipa grandlanda rilato inter Ĉinio kaj Usono kongruas al esencaj interesoj de la dulandaj popoloj kaj utilas al la paco, stabileco kaj prospero de Azi-Pacifiko kaj de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto