Vizitu Forumon

Publikiĝis la Deklaracio pri la 25-jariĝo de APEK kaj Pekina Programo kadre de la 22a pintkonferenco de APEK

(GMT+08:00) 2014-11-12 15:52:02     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de novembro en Pekino, kadre de la 22a pintkonferenco de APEK, publikiĝis "Kune Konstrui Azi-Pacifikan Partneran Rilaton frontantan al Estonteco – Deklaracio pri la 25-jariĝo de APEK" kaj "Pekina Programo: Strukturi Azi-Pacifikon en Kunfandiĝo, Kreemo kaj Interkomunikiĝo – Konferenca Deklaracio de la 22a Pintkonferenco de APEK".

La Deklaracio diras, ke de 25 jaroj APEK strebas disvolvi ekonomion, plibonigi vivtenadon de la popoloj, kune agadi por prosperiĝo, akceli liberigon kaj oportunigo de komerco kaj investo, por ke la "du radoj" de ekonomio kaj teknologio samtempe moviĝu. APEK plene helpis sian regionon, ke ĝi eltenis gravan elprovon de la azia financa krizo kaj la internacia financa krizo, kaj post tio APEK fariĝis grava motoro de la kreskado de la tutmonda ekonomio. APEK jam estas kunlabora forumo de Azi-Pacifiko, la plej range alta, plej sfere vasta, kaj plej influe granda, kaj nun kunagade konstruanta la azi-pacifikan grandan familion vivplenan kaj prosperan.

La Pekina Programo diras, ke ni, ĉiuj membroj de APEK, rezolutaj, konstruu azi-pacifikan partneran rilaton frontantan al la estonteco, kreu malferman azi-pacifikan ekonomimodelon, en kiu disvolviĝas kreemo, kreskado kaj kungajno, solidigu Azi-Pacifikon kiel la motoran pozicion de la tutmonda ekonomio, malfermu novan situacion de la azi-pacifika estonteco, kaj realigu kunan prosperiĝon de Azi-Pacifiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto