Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 14)

(GMT+08:00) 2014-11-14 17:17:41     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke aŭstralia mediato publikigis artikolon de ĉina prezidanto Xi Jinping; UN kondamnas atakojn al ambasadorejoj de Egiptio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en Libio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede veturis el Pekino por ĉeesti la Pintkonferencon de la Grupo 20 en Brisbano, Aŭstralio, kaj fari ŝtatan viziton al la lando. Tiutage la ĵurnalo Aŭstralia Financa Recenzo publikigis la artikolon "malfermi pli brilan ĉapitron de la ĉina-aŭstraliaj rilatoj", verkitan de Xi Jinping.

Xi Jinping diris en sia artikolo, ke li atendas profundajn interŝanĝojn kun aŭstraliaj amikoj el diversaj rondoj dum la vizito por ekspluati potencialon de la duflanka kunlaboro, akceli amikecon kaj kune malfermi pli brilan ĉapitron de la ĉina-aŭstraliaj rilatoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia meksika paralelulo Enrique Pena Nieto kune ĉeestis inaŭguron de la ekspozicio "Majao: La Lingvo de Beleco" ĵaŭde en la Nacia Muzeo en Pekino.

Xi Jinping diris en sia parolado, ke Ĉinio kaj Meksiko ambaŭ havas longan historion kaj brilan kulturon kaj faris neforviŝeblan kontribuon por la progreso de la homa civilizacio. Li asertis, ke la ekspozicio de majaa civilizacio estas grava evento de la kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Pena Nieto diris, ke la majaa civilizacio estas lulilo de la indiana kulturo en Ameriko, postlasis al la homaro valorajn heredaĵojn kaj estas unu el la plej progresintaj antikvaj civilizacioj; okazigo de la ekspozicio de la majaa civilizacio en Pekino starigis novan ponton por akceli reciprokan komprenon inter la du popoloj. Li aldonis, ke ambaŭ landoj havas longan historion kaj brilan perspektivon, kaj li esperas, ke la du landoj faros pli da interŝanĝoj kaj kunlaboroj. Li bonvenigas pli da ĉinoj viziti Meksikon por sperti la meksikan kulturon.

Ĵaŭde posttagmeze en Najpido, la ĉefurbo de Birmo ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia hinda kolego Narendra Modi.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas gravaj najbaroj. En majo de la kuranta jaro ili havis telefonan interparolon kaj bone interŝanĝis opiniojn post la enoficiĝo de Modi kiel ĉefministro; antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Hindion, kaj la duflankaj rilatoj akiris novan progreson. Li emfazis, ke Ĉinio volas bone kapti la ĝeneralan direkton de la rilatoj kun Hindio, fari bonnajbarecon kaj reciprokprofitan kunlaboron la ĉefa temo de la duflankaj rilatoj, ĉiuflanke plialtigi la nivelon de pragmata kunlaboro, intensigi komunikadon kaj kunagon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj feliĉigi kelkmiliardojn da homoj de la du landoj kaj la regiono.

Modi diris, ke la hinda-ĉina kunlaboro ne nur profitigas la du popolojn, sed ankaŭ utilas al la regiono kaj la mondo; la lastatempa vizito de prezidanto Xi al Hindio akiris riĉajn fruktojn. Li aldonis, ke li volas viziti Ĉinion kiel eble plej frue kaj diskuti kun la ĉina flanko pri kunlaboro por akceli disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Ĵaŭde la 17a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj adoptis deklaron de prezidanto, reasertante, ke Ĉinio kaj la membroŝtatoj sin dediĉos por komplete kaj efike efektivigi la Deklaracion pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj frue atingi Kondutregulon de la Suda Ĉina Maro surbaze de konsento.

La deklaro reasertas la gravecon konservi la regionan pacon, stabilecon kaj maran sekurecon kaj ankaŭ emfazas la gravecon de la Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, la Komuna Deklaro publikigita en 2012 kaj la Gvidan Principon por Efektivigo de la Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

La deklaro diras, ke Ĉinio kaj la membroŝtatoj sindediĉos por komplete kaj efike efektivigi la Deklaracion pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, akceli reciprokan fidon, fortigi maran sekurecon kaj instigi rektajn koncernatojn pace solvi disputojn per amika interkonsiliĝo kaj intertrakto laŭ la internacia juro.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde publikigis deklaron, kondamnante la atakojn kontraŭ ambasadorejoj de Egiptio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en Libio.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio de UN kondamnas ĉian perforton kontraŭ diplomatiaj ejoj, opiniante, ke la atakoj endanĝerigas senkulpajn vivojn kaj serioze malhelpas la normalan vivon de diplomatiaj senditoj kaj funkciuloj. La Sekureca Konsilio reasertas, ke ĉia terorismo por ia ajn intenco estas plej serioza minaco al paco kaj sekureco kaj ia ajn terorista aktiveco estas krimo. La Sekureca Konsilio volas fari ĉion eblan por bati terorismon laŭ la Ĉarto de UN.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Alexander Lukashevich ĵaŭde diris, ke eble necesas pli longa tempo por atingi interkonsenton, akcepteblan por ĉiuj partioj, pri irana nuklea problemo.

Marde en Maskato, la ĉefurbo de Omano la sesopo kaj Irano okazigis neoficialan kunvenon pri plenampleksa interkonsento pri la irana nuklea problemo, kaj ĉiuj partioj konsentis komenci la sekvan raŭndon de la intertraktado pri la plenampleksa interkonsento en Vieno en la 18a de novembro.

Lukashevich diris, ke ĉiuj partioj esperas atingi la plenampleksan interkonsenton antaŭ la 24a de tiu ĉi monato, tamen la rusa flanko ne eliminas la eblecon pli malfrue atingi la interkonsenton. Li asertis, ke restas diverĝoj, tamen la intertraktado pri disputataj demandoj akiris iom da progreso; ĉiuj partioj montris politikan deziron por solvi la nuklean problemon, kaj tio helpos atingon de la plenampleksa interkonsento.

Bone informita persono el la sekureca departemento de la iraka provinco Salah ad Din ĵaŭde diris, ke la iraka armeo kaj lokaj tribaj armitaj fortoj mortpafis almenaŭ 51 batalantojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant tiutage en la urbeto Dhuluiya de tiu provinco.

La persono, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke frumatene en tiu tago ĉirkaŭ cent batalantoj de la ekstremisma grupo lanĉis furiozan atakon al la nordokcidenta parto de la urbeto kaj intense batalis kun la garnizonantaj trupoj kaj tribaj armitaj fortoj. Almenaŭ ok batalantoj de la ekstremisma grupo estis mortigitaj. Batalaviadiloj kaj armitaj helikopteroj de la iraka armeo liveris subtenon al la teraj trupoj, bombmortigis 35 batalantojn kaj detruis 12 kamionojn kun pezaj armiloj. Samtempe, aro da batalantoj intencis fari atakon per motorboatoj. La armitaj helikopteroj de la iraka armeo trovis ilin kaj donis fortan baton. Almenaŭ ok batalantoj estis mortigitaj kaj kvin motorboatoj estis detruitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto