Vizitu Forumon

La bonzo Xuanzang

(GMT+08:00) 2014-11-14 15:34:54     Redaktoro:Xiong Shan
En Ĉinio troviĝas ege fama romano "Pilgrimado al Okcidento". La romano rakontas pri la miteca historio de tio, ke 4 budaismaj disĉiploj pilgrimis al Hindio por preni sutrojn. Survoje ili konkeris multajn malfacilojn, venkis sennombrajn demonojn kaj finfine gajnis sukceson. La originalo de Tang-Sanzang, unu el la ĉefaj herooj de la romano, ja estas la bonzo Xuanzang, fama kultura sendito de la antikva Ĉinio.

Xuanzang naskiĝis en la jaro 602 en la dinastio Tang. De infanece li estis tre saĝa kaj aparte ŝatis la tiam ege furoran budaismon. Estante 11-jara Xuanzang jam scipovis reciti sutrojn. 13-jara, li fariĝis bonzo en la ĉina kultura grava loko Luoyang. Poste li vojaĝis tra la tuta lando por serĉi famajn majstrojn kaj studis budaismajn teoriojn. Pro tio, ke li perfekte primajstris Tripitakon, ĉine Sanzang, do sutron, vinajon kaj abidarmon, oni honoris lin per la titolo "Majstro de Tripitako".

En sia juneco Xuanzang jam havis obstinan strebadon por la budaisma filozofio. Li sentis, ke la tradukado de sutroj ne estas kompleta kaj perfekta. Por pluapaŝe koni la esencon de budaismo, li do decidis iri al Hindio, kie originis la budaismo.

En 627 Xuanzang startis de la tiama ĉina ĉefurbo Chang'an – la nuna Xi'an – kaj komencis sian vojaĝon okcidenten al Hindio.

Antaŭ pli ol 1 300 jaroj al la homaro mankis geologiaj scioj. Ankaŭ la trafikaj kondiĉoj estis ege postiĝintaj. Estis ege malfacile iri piede de la centra Ĉinio al la fora Hindio. Dumvoje Xuanzang devis ne nur trapasi senhoman dezerton kaj primitivajn arbarojn, sed ankaŭ grimpi Grandan Neĝmonton en la ĉina nordokcidenta landparto. Konkerinte ĉiajn malfacilojn, la pia budaisto Xuanzang fine atingis la nordan Hindion somere de 629. Poste li eniris la mezan parton de Hindio kaj vizitis 6 budaismajn sanktejojn.

En la jaro 631 Xuanzang eniris hindan faman templon por studado. 5 jarojn li pene studis en la templo kaj tralegis budaismajn klasikaĵojn. Poste, en 6 jaroj li vojaĝis al diversaj lokoj de Hindio kaj studis budaismon ĉe dekkelkaj budaistaj majstroj. Li ege diligente studis kaj fariĝis unuaklasa budaisma erudiciulo. En iu tutlanda debatado pri budaismaj teorioj okazinta en Hindio, Xuanzang, kiel prezidanto, respondis ĉiujn demandojn de budaanoj. De tiam li ekfamiĝis en la hinda budaisma rondo.

En printempo de la jaro 643 Xuanzang revenis patrolanden, kunportante sutrojn kaj budaajn statuojn kolektitajn dum multaj jaroj. La tiama ĉina imperiestro Taizong sendis homojn por lin bonvenigi. Xuanzang eĉ rifuzis la peton de la imperiestro, ke li fariĝu oficisto. Li ekloĝis en la templo Hongfu en la ĉefurbo Chang'an. Subtenate de la imperiestro Taizong, li alvokis klerajn bonzojn kaj erudiciulojn, kiuj komencis fari grandiozan tradukadon de la sutroj. La laboro de tradukado daŭris 19 jarojn.

Xuanzang dediĉis sian tutan energion en tradukadon de la sutroj. Dum 19 jaroj li sume tradukis 75 sutrojn kun 1 335 volumoj.

Krom budaismaj verkoj, Xuanzang ankaŭ verkis la libron Okcidenta Vojaĝo, kiu registras liajn travivaĵojn dum lia vojaĝo al pli ol cent landoj. Li detale rakontis pri la historio, geografio, nacieco, klimato, kulturo, politiko kaj aliaj enhavoj de diversaj landoj. De la 19-a jarcento, tiu ĉi libro estis tradukita en la francan, la anglan, la japanan, la germanan kaj aliajn lingvojn.

Xuanzang estis ne nur eminenta tradukisto kaj budaisma teoriisto, sed ankaŭ granda vojaĝisto. Dum 17 jaroj li vojaĝis al 110 landoj. Tio estas raraĵo en la monda historio. Lia vojaĝ-notado estas rigardata kiel senmorta monda majstroverko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto