Vizitu Forumon

Xi Jinping atingis Brisbanon kaj faras ŝtatan viziton al Aŭstralio

(GMT+08:00) 2014-11-15 09:53:28     Redaktoro:Selena

Vendrede vespere ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Brisbanon, Aŭstralio, por ĉeesti la 9an Pintkonferencon de la Grupo 20 kaj fari ŝtatan viziton al la lando.

Xi adresis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la aŭstralia popolo. Li esperas per la vizito altigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio al nova nivelo kune kun aŭstraliaj gvidantoj kaj amikoj kaj antaŭenigi kunlaborojn en diversaj kampoj al nova ŝtuparo.

Li emfazis, ke en la 9a Pintkonferencon de la Grupo 20 li atendas kune kun aliaj gvidantoj antaŭenigi ekonomian regadon de la mondo, trakti defiojn kaj akceli komunan evoluon kaj prosperon .

Aŭstralio estas la unua stacio de la vizito. Sekve Xi faros ŝtataferan viziton al Nov-Zelando kaj Fiĝioj, kaj en Fiĝioj renkontiĝos kun gvidantoj de tiuj insulaj landoj en Pacifiko, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto