Vizitu Forumon

Publikigita estas "Brisbana Komunikaĵo"

(GMT+08:00) 2014-11-17 13:01:55     Redaktoro:Lina

Dimanĉe en Brisbano, Aŭstralio, finiĝis la 9a Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20. La komunikaĵo publikigita de la pintkuveno montras, ke akceli kreskon de la tutmonda ekonomio, plibonigi la popolan vivon kaj plialtigi dungitecon ankoraŭ estas la ĉefa tasko en la estanteco.

Laŭ la komunikaĵo, kvankam iuj ĉefaj ekonomioj forte kreskas, tamen la tutmonda ekonomio malrapide reprosperiĝas kaj la ekonomia kresko en diversaj regionoj ankoraŭ ne ekvilibras.

La komunikaĵo diras, ke gvidantoj de la Grupo 20 promesas akceli la ekonomian kreskon per kunlaborado, fortigi la ekonomian plastecon kaj klopodi por la forta, daŭripova kaj ekvilibra kresko de la ekonomio. Ĉi-jare la Grupo 20 ellaboris planon por ke en la venontaj kvin jaroj la malneta enlanda produkto ekstre kresku je 2%. Gvidantoj de la Grupo 20 opinias, ke pritrakto de la nesufiĉeco de la tutmonda investo kaj la infrastruktura investo tre gravas al kresko de la ekonomio, kreo de laborpostenoj kaj altigo de produktivo.

En la pintkunveno la gvidantoj jesis "iniciaton pri tutmonda infrastrukturo" kaj konsentis fondi tutmondan infrastrukturan centron, kiu liveros al registaroj, privataj sektoroj, disvolvaj bankoj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj platformon kaj reton por divido de scioj.

La komunikaĵo tuŝas ankaŭ aliajn temojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto