Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 17)

(GMT+08:00) 2014-11-17 17:55:51     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas lunde, la 17-a de novembro. Unue mi aŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉina prezidanto Xi jinping faris prelegon en la federacia parlamento de Aŭstralio; Gvidantoj de la Grupo 20 publikigis Brisbanan Komunikaĵon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde en Kanbero, ke Ĉinio estas dikulo inter amasoj, kaj la aliaj homoj certe volas vidi kiel li iri kaj agi. Posttagmeze en tiu tago li faris prelegon en la federacia parlamento de Aŭstralio. Li akcentis, ke Ĉinio firme sekvas la vojon de paca evoluigo, ĉiam estas fidela al la ideo de komuna disvolvado kaj persistas en la politiko akcelanta kunlaboron kaj disvolvadon de Azi-Pacifiko.

Tiutage en Kanbero Xi Jinping interparolis kun aŭstralia ĉefministro Tony Abbott. Ili konsentis fini la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Poste sub la ĉeesto de la du gvidantoj, ĉina komerca ministro Gao Hucheng kaj aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Andrew Rob subskribis intenc-deklaron pri esenca fino de la intertraktado pri liberkomerca interkonsento.

La intertraktado pri liberkomerca interkonsento komenciĝis en aprilo de 2005. Laŭ rezulto de la intertraktado Aŭstralio donos nul-doganan traktadon al ĉiuj produktaĵoj el Ĉinio, dum Ĉinio donos nul-doganan traktadon al plejparto de aŭstraliaj produktaĵoj. Krome, la du landoj promesis malfermi la merkaton de servoj unu al la alia. La intertraktado atingis ampleksan, altkvalitan kaj profit-ekvilibran celon, kaj subskribo de la interkonsento realigos interkompletigon de ekonomiaj avantaĝoj kaj reciprokan profiton de la du landoj kaj akcelos la duflankan komercon.

La saman tagon en Kanbero Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala gubernatoro de Aŭstralio Peter John Cosgrove. Antaŭ la renkontiĝo Cosgrove okazigis solenan bonvenigan ceremonion. Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme akceptitaj de la geedzoj de Cosgrove.

Xi Jinping diris, ke sinjoro ĝenerala gubernatoro Cosgrove emfazis doni prioritaton al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio, kaj li tre admiras tion. La du ŝtatestroj decidis altigi la duflankajn rilatojn ĝis la plenampleksa strategia partnereco kaj anoncis esence fini la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kio malfermis novan paĝon de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Cosgrove diris, ke li gratulas al la starigo de la plenampleksa strategia partnereco kaj la esenca fino de la intertraktado pri liberkomerca interkonsento inter la du landoj. Li akcentis, ke tio plene spegulas grandan potencialon de kunlaboro kaj fortan deziron de la du landoj, kaj li tre ĝojas vidi pliiĝon de interŝanĝoj inter la dulandaj armeoj.

Dimanĉe en Brisbano, Aŭstralio, finiĝis la 9a Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20. La komunikaĵo publikigita de la pintkuveno montras, ke akceli kreskon de la tutmonda ekonomio, plibonigi la popolan vivon kaj plialtigi dungitecon ankoraŭ estas la ĉefa tasko en la estanteco.

Laŭ la komunikaĵo, kvankam iuj ĉefaj ekonomioj forte kreskas, tamen la tutmonda ekonomio malrapide reprosperiĝas kaj la ekonomia kresko en diversaj regionoj ankoraŭ ne ekvilibras.

La komunikaĵo diras, ke gvidantoj de la Grupo 20 promesas akceli la ekonomian kreskon per kunlaborado, fortigi la ekonomian plastecon kaj klopodi por la forta, daŭripova kaj ekvilibra kresko de la ekonomio. Ĉi-jare la Grupo 20 ellaboris planon por ke en la venontaj kvin jaroj la malneta enlanda produkto ekstre kresku je 2%. Gvidantoj de la Grupo 20 opinias, ke pritrakto de la nesufiĉeco de la tutmonda investo kaj la infrastruktura investo tre gravas al kresko de la ekonomio, kreo de laborpostenoj kaj altigo de produktivo.

En la pintkunveno la gvidantoj jesis "iniciaton pri tutmonda infrastrukturo" kaj konsentis fondi tutmondan infrastrukturan centron, kiu liveros al registaroj, privataj sektoroj, disvolvaj bankoj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj platformon kaj reton por divido de scioj.

Ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fondaĵo Christine Lagarde publikigis komunikaĵon, esperimante bonvenon al promeso de la Grupo 20 pri kreskigaj politikoj.

Lagarde diris en la komunikaĵo, ke la klopodo de membroj de la Grupo 20 estas laŭdinda kaj havas rimarkindan efikon sur kreskigon de la monda ekonomio, tamen ŝlosila estas plenumo de tiuj politikoj.

Dimanĉe iu iraka armeano diris, ke la registara armeo tiutage nuligis sieĝon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant al la plej granda rafinejo Baiji en Irako.

Tiumatene en Bagdado, ĉefurbo de Irako, aŭtovico transportanta laborantojn de UN estis atakita per bombo, sed neniu homo mortis aŭ vundiĝis dum la atako.

Samtage usona prezidento Barack Obama konfirmis en deklaro morton de usona ostaĝo Peter Kassig kaj kondolencis liajn familianojn. Obama diris en la deklaro, ke la brutala grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant mortigis Kassig en "malica maniero", kaj la usona registaro kondolencas liajn familianojn "en la dolora momento".

Laŭ oficialaj donitaĵoj de Ukrainio, estas ĉirkaŭ 450 mil rifuĝintoj, kiuj iris el orienta Ukrainio ekde aprilo de la kuranta jaro pro milito. La ukraina registaro planas disdoni subvencion de loĝado al la rifuĝintoj por helpi ilin komenci novan vivon.

Lunde sekretario de la Ŝanhaja Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Han Zheng kaj prezidanto de Ĉina Komisiono de Akcia Reglamento anoncis oficialan ekiĝon de la akcia konekto inter Ŝanhajo kaj Hongkongo. Ankaŭ ĉefadministranto de la Hongkonga Speciala Administrcia Regiono Leung Chun-ying kaj prezidanto de Hongkonga Akcia Borso anoncis la akcian konekton.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto