Vizitu Forumon

Xi Jinping dialogas kun aŭstralia ĉefministro

(GMT+08:00) 2014-11-17 19:19:40     Redaktoro:Xiong Linping

Lunde en Kanbero la ĉina prezidanto Xi Jinping dialogis kun la aŭstralia ĉefministro Tony Abbott. La du gvidantoj decidis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio al la plenampleksa strategia partnereco, kaj samtempe proklamis esence fini la intertraktadon de konvencio pri libera komercado inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Aŭstralio estas gravaj landoj en la regiono Azi-Pacifiko, kaj ili estas reciproke komplektigaj en ekonomio, amikaj flanke de la popoloj, intimaj en homaj interkomunikoj, kaj kunlaboremaj en multaj kampoj, kaj pro tio la dulandaj rilatoj elmontriĝas pli kaj pli ĉiudimensie kaj strategie; la du partioj decidis levi la dulandajn rilatojn al la plenampleksa strategia partnereco, tio estas natura rezulto; la du partioj, nun de nova historia ekirpunkto, oftigu sian interkomunikadon, plifortigu dialogon, respektu unu la alian, ekspluatante marŝu, profunde kunlaboru, kreu feliĉon al la dulandaj popoloj, kaj faru pli grandan kontribuon al la paco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto