Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj Tony Abbott kune ĉeestis la rondtablan kunsidon de ĉefaj plenumantoj el industriista kaj komercista rondoj

(GMT+08:00) 2014-11-17 20:33:16     Redaktoro:Xiong Linping

Lunde en Kanbero la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la aŭstralia ĉefministro Tony Abbott kune ĉeestis al la kvara rondtabla kunsido de ĉefaj plenumantoj el industriista kaj komercista rondoj de Ĉinio kaj Aŭstralio.

En sia parolado Xi Jinping rimarkis, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro estas la balasto kaj helico de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kaj la dulandaj industriista kaj komercista rondoj estas gravaj fortoj de amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Xi Jinping esperas, ke la dulandaj entreprenistoj kaptu kunlaboran ŝancon el la tendenco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, elfosu kunlaboran potencialon el la dulanda makroskopa evoluiga strategio, kaj plivastigu kunlaboran spacon el la dulanda pragmata kunlaboro, kaj ke la dulandaj industriistaj kaj komercistaj rondoj komponu pli brilan ĉapitron pri la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

Tony Abbott diris, ke la aŭstralia registaro bonvenigas la investadon el Ĉinio kaj faras plejeblo krei bonan medion por ĉinaj entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto