|
|
||
Lunde en Kanbero ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala gubernatoro de Aŭstralio Peter John Cosgrove.
Antaŭ la renkontiĝo Cosgrove okazigis solenan bonvenigan ceremonion. Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme akceptitaj de la geedzoj de Cosgrove.
Xi Jinping diris, ke sinjoro ĝenerala gubernatoro Cosgrove emfazis doni prioritaton al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio, kaj li tre admiras tion. La du ŝtatestroj decidis altigi la duflankajn rilatojn ĝis la plenampleksa strategia partnereco kaj anoncis esence fini la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kio malfermis novan paĝon de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.
Cosgrove diris, ke li gratulas al la starigo de la plenampleksa strategia partnereco kaj la esenca fino de la intertraktado pri liberkomerca interkonsento inter la du landoj. Li akcentis, ke tio plene spegulas grandan potencialon de kunlaboro kaj fortan deziron de la du landoj, kaj li tre ĝojas vidi pliiĝon de interŝanĝoj inter la dulandaj armeoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |