Vizitu Forumon

IMF bonvenigas kreskigan promeson de G20

(GMT+08:00) 2014-11-17 15:10:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fondaĵo Christine Lagarde publikigis komunikaĵon, esperimante bonvenon al promeso de la Grupo 20 pri kreskigaj politikoj.

Lagarde diris en la komunikaĵo, ke la klopodo de membroj de la Grupo 20 estas laŭdinda kaj havas rimarkindan efikon sur kreskigon de la monda ekonomio, tamen ŝlosila estas plenumo de tiuj politikoj.

Ŝi diris, ke ĉiuj membroj de la Grupo 20 akiris progreson en traktado pri infrastruktura investo kaj konsentis establi la tutmondan centron de infrastruktura investo. Ŝi asertis, ke la fondaĵo liveros plu helpojn al la Grupo 20 en tiu ĉi kampo. Komerco estas ŝlosila parto de la kreskigaj politikoj, kaj plu antaŭenpuŝo de la integriĝa procezo alportos grandan latentan profiton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto