Vizitu Forumon

Xi Jinping ascendis sur la ŝipon Xuelong

(GMT+08:00) 2014-11-18 17:58:59     Redaktoro:Xiong Linping

La ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas vizitanta en la ĉefurbo Hobarto de la ŝtato Tasmanio, Aŭstralio, la 18an de novembro en la akompano de la aŭstralia ĉefministro Abbott venis al la taĉmento de antarkta esplorado por rigardi ĝiajn esplorajn laborojn kaj esprimi siajn salutojn al dulandaj esploristoj.

Hobarto estas la aŭstralia patrina haveno por antarkta esplorado. La ŝipo Xuelong estas plenumanta la 31afojan taskon de Ĉinio por antarkta esplorado kaj nun haltanta en la haveno por sin provizi.

Xi Jinping kaj Abbott venis en la havenon, vizitis la ekspozicion pri aŭstralia esplorado en Antarkto, kaj videe konversaciis kun ĉinaj kaj aŭstraliaj laboristoj en antarkta esplorstacio. Prezidanto Xi esprimis siajn salutojn al la dulandaj laboristoj en la stacio.

Poste Xi Jinping kaj Abbott ascendis sur la ŝipon Xuelong kaj spektis la fotekspozicion pri la antarkta esplorado de Ĉinio dum 30 jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto