Marde en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio sincere esperas, ke Afganio kaj Pakistano oftigu por si interkomunikadon kaj interfidon, kaj ke Ĉinio bonvolas ludi konstruivan rolon por plibonigi la rilatojn inter Afganio kaj Pakistano.
La 15an de novembro la pakistana ĉefministro Sharif renkontiĝis kun la alvizitanta afgana prezidento Ghani, kaj ili kune ĉeestis la gazetaran konferencon. Sharif asertis, ke li subtenas la repaciĝan procezon kaj la penadon farata de la afgana popolo por paco kaj progreso. Ghani diris, ke la du landoj kreu novan ĉapitron por siaj rilatoj kaj ne lasu, ke historio detruu la estontecon.
Pri la asertoj de la gvidantoj Hong Lei diris, ke Afganio kaj Pakistano ambaŭ estas bonaj najbaroj kaj bonaj amikoj de Ĉinio, kaj Ĉinio sincere esperas, ke Afganio kaj Pakistano oftigu por si interkomunikadon kaj interfidon, kaj ke Ĉinio bonvolas ludi konstruivan rolon por plibonigi la rilatojn inter Afganio kaj Pakistano.