Vizitu Forumon

Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al la Ĉina-Eŭropa Forumo

(GMT+08:00) 2014-11-18 20:29:51     Redaktoro:Xiong Linping

Marde la ĉina ĉefministro Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al la kvara Ĉina-Eŭropa Forumo en Bruselo.

En la mesaĝo Li Keqiang diras, ke Ĉinio kaj Eŭropa Unio, kiel du gravaj fortoj en la strukturo de la monda politiko kaj ekonomio, estas firmaj defendantoj por la paco kaj stabileco de la Azi-Eŭropa regiono kaj ankaŭ fortikaj apogiloj por respondi al mondskalaj defioj, ekzemple al la internacia financa krizo; de ĉiam Ĉinio, starante sur strategia alto, atentas Eŭropan Union, subtenas la integriĝan procezon de Eŭropo, kaj el kore bonvolas vidi, ke Eŭropa Unio estu solidareca, prospera kaj potenca.

Ankaŭ la prezidanto de la Eŭropunia Komisiono, Juncher, honorigis la Forumon per mesaĝo. Li diris, ke en la lastaj jaroj la plenampleksa strategia partnereco inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio evoluas ĉiam pli antaŭen; Eŭropa Unio bonvolas kune kun Ĉinio plene efektivigi la "Strategian Projekton 2020 pri Kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio", plivastigi kunlaboron en diversaj kampoj, kaj venontjare festi la 40-jariĝon de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto