Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto vizitas Tasmanion

(GMT+08:00) 2014-11-18 15:35:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping komencis la viziton al la aŭstralia ŝtato Tasmanio. Li kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme akceptitaj de la geedzoj de tasmania aganta gubernatoro kaj la geedzoj de tasmania ŝtatestro.

Xi Jinping diris dum sia renkontiĝo kun la aganta gubernatoro kaj ŝtatestro de Tasmanio, ke li estas atestanto de la amikeco kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Tasmanio; kiel provincestro li akceptis tasmanian ŝtatestron Jin Bacon en 2001, kiam Bacon vizitis la ĉinan provincon Fujian. Li diris, ke disvolviĝo de la rilatoj inter Fujian kaj Tasmanio akcelis lokajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du landoj, kaj li esperas, ke la du flankoj prenos la establon de la ĉina-aŭstralia plenampleksa strategia partnereco kaj la konstruon de liberkomerca regiono kiel la oportunon por grandigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, agrikulturo, forstokulturo kaj turismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto